Ŝejĥismo

(Alidirektita el Ŝejkismo)

Ŝejĥismo (arabe الشيخية [aŝ-ŝajĥija]) estas islama religia movado fondita de Ŝejĥo Ahmad komence de la 19-a jarcento en Irano tiutempe regata fare de la dinastio de Kaĝaroj. Ĝi komenciĝis el pure ŝijaisma doktrino pri la supozata fino de la mondo, do pri islama eskatologio. Nuntempe restas malplimulto de adeptoj de Ŝejĥismo en Irano kaj Irako.[1] Meze de la 19-a jarcento multaj adeptoj de ŝejĥismo konvertiĝis al babismo kaj bahaismo, kaj en tiuj religiaj movadoj Ŝejĥo Ahmad daŭre alte estimiĝas.[2][3]

Ŝejĥismo
religia subgrupo • filozofia skolo
Dekduimamismo
vdr
Ŝejĥo Ahmad

Kiam mortis ŝejĥo Ahmad, posteulo kiel gvidanto de la ŝejĥisma movado iĝis Sajid Kazim Raŝti.

Referencoj redakti

  1. artikolo pri Ŝejĥismo en la anglalingva "Enciklopedio de Monda Historio" (Encyclopedia of World History), 2001, retejo bartleby.com. Arkivita el la originalo je 2006-08-24. Alirita 2014-09-14.
  2. Abbas Amanat: Resurrection and Renewal: The Making of the Babi Movement in Iran (angle: "Reviviĝo kaj renoviĝo: la kreo de la baba movado en Irano"), eldonejo Cornell University Press, Universitato Cornell, Ithaca (Nov-Jorkio), Usono, 1989, paĝoj 174 kaj 261 ĝis 272
  3. "God Passes By" (Dio preterpasas) de Shoghi Effendi, paĝo 92, eldoninto Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Ilinojso, Usono, ISBN 0-87743-020-9