Ĝenerale, ŝelo rilatas al ekstera tavolo de io, kaj laŭ la kunteksto oni distingas la jenajn.

  • Ŝelo estas la plej eksteraj tavoloj de tigoj kaj radikoj de lignaj plantoj, ekzemple korko.
  • Ŝelo estas la ekstera kalkeca krusteto ŝirmanta la enon de ovo.
  • Ŝelo estas kurbarea spaca maldika konstrukto, kiu transigas eksteran ŝarĝon precipe per normala efiko - preme aŭ tire, en limigita grado ĝi povas esti streĉata ankaŭ per fleksmomantoj; por funkciado de ŝelo estas decida kapto de horizontalaj fortoj ĉe la subapogiloj.
  • Ŝelo estas energitavolo de elektronoj ĉirkaŭ la atomkerno.
  • Ŝelo estas programo en komputilo kiu prenas komandojn de la uzanto kaj tradonas ilin al la operaciumo. Vidu ankaŭ en sh (ŝelo), grafika uzulinterfaco.
  • Ŝelo estas la akv-imuna infrastruktura (uja) konstruo de ŝipo aŭ boato, alinome Korpo.