Ŝelo (ekz. virtuala terminalo) en operaciumo estas programo, kiu ebligas komandi sistemon kaj lanĉi programojn. Kun kerno, ĝi estas unu el la plej gravaj eroj de operaciumo.

Bash ĉe Debiano

La ŝelo estas la labora medio, per kiu eblas ordoni al komputilo, por ruli programojn.

Ekzistas du ĉefaj tipoj de ŝeloj - tekstaj kaj grafikaj. Plej famaj tekstaj ŝeloj en Uniksaj operaciumoj estas Bash kaj PowerShell en Vindozo. En Uniksaj operaciumoj ekzistas multe da grafikaj ŝeloj (KDE, GNOME, ktp.), Vindozo generale havas sian grafikan interfacon.