Ŝemidoj

Lingvanaro de ŝemidaj lingvoj. Arĥaike: devenintoj de la biblia Ŝem, filo de Noa.

La termino ŝemidoj[1]semidoj[2] rilatas ĝenerale al grupo da homoj parolantaj iun lingvon de la ŝemida lingvaro. La derivaĵo ŝem-id-o originas de la biblia nomo Ŝem, la plej juna filo de Noa, kaj do la vorto ŝemido (fojfoje ankaŭ semido) rilatis pratempe al etna aŭ rasa nocio, sed, simile al arjoj, ankaŭ ŝemidoj estas nuntempe unuavice lingva, ne rasa markigo. Ĝi ankaŭ signas pli vastan kulturan aludon al la popoloj, kiuj parolas tiujn lingvojn.

Ŝemidoj
izolita homa grupo • population group • panethnicity
Afrikaziaj gentoj • grupo de homoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
geografia Distribuo de la parolantoj de ŝemidaj lingvoj (en oranĝa koloro) kaj de aliaj afrikaziaj lingvoj nuntempe

Landoj redakti

La plej multaj loĝantoj de ŝemida deveno loĝas en la nordo de Afriko kaj okcidento de Azio (Vidu la ĉisuban tabelon pri la jaro 1992).

Loĝantoj de la grupo Kvanto (milionoj)
Egiptoj 54.6
Alĝerianoj 21.2
Marokanoj 19.4
Hebreoj 13.6
Saudianoj 13.2
Sudananoj 13.0
Irakanoj 14.5
Jemenanoj 12.3
Sirianoj 11.7

Ekzemploj de ŝemidaj gentoj redakti

  • Araboj: komuna nomo de arablingvaj popoloj (alĝerianoj, egiptoj, marokanoj k.a.) - ĉefloĝantoj de arabaj landoj Okcidenta Azio kaj Norda Afriko. Totala kvanto: 199 milionoj (1992). Lingvo: lokaj dialektoj de araba lingvo. Plimulto - islamanoj.
    • Alĝeriaj araboj: ĉefloĝantoj de Alĝerio (21,2 milionoj). Totala kvanto: 22,2 milionoj (1992), inter ili en Francio 820 mil. Lingvo: araba; vaste uzata ankaŭ franca. Apartenas al hindo-mediteranea branĉo de eŭropoida raso.
    • Egiptaj araboj: ĉefgento de Egiptio (54,2 milionoj). Totala kvanto: 54,6 milionoj (1992). Apartenas al hindo-mediteranea branĉo de eŭropoida raso. Formiĝis post 7-a jarcento rezulte de intermiksado de venintaj arabaj triboj kaj lokaj koptaj, berberaj kaj aliaj loĝantoj. Lingvo: araba.
    • Irakaj araboj: ĉefloĝantoj de Irako (14,5 milionoj). Totala kvanto: 14,6 milionoj (1992). Parolas en iraka dialekto de la araba lingvo.
    • Jemenaj araboj: ĉefloĝantoj de Jemeno (12,3 milionoj, 1992); 1,4 milionoj loĝas en Sauda Arabio.
    • Jordaniaj araboj: ĉefloĝantoj de Jordanio. Totala kvanto: en Jordanio 2 milionoj (1992), en Kuvajto 350 mil. Lingvo: araba.
    • Libanaj araboj, ĉefloĝantoj de Libano (2,25 milionoj). Totala kvanto: 2,36 milionoj (1992). Parolas en siria-libana dialekto de araba lingvo. Laŭ religio, kristanoj (maronitoj, ortodoksuloj k.a.) kaj islamanoj (sunaoj, ŝijaoj).
    • Libiaj araboj: ĉefloĝantoj de Libio (4,16 milionoj). Totala kvanto: 4,18 milionoj (1992). Parolas en libia dialekto de araba lingvo.
    • Marokaj araboj, ĉefloĝantoj de Maroko (19,4 milionoj). Loĝas ankaŭ en Francio 500 mil, Belgio 100 mil. Formiĝis de lokaj berberaj triboj kaj venintaj araboj dum 7-11a jc. Totala kvanto: 20,35 milionoj (1992). Parolas en dialekto de araba lingvo.
    • Maŭroj: ĉefloĝantoj de Maŭritanio (1,75 milionoj). Loĝas ankaŭ en Okcidenta Saharo, Malio, Niĝero k.a. Totala kvanto: 2,46 milionoj (1992). Idoj de berberoj, miksitaj kun araboj. Parolas en hasania dialekto de araba lingvo.
    • Omanaj araboj, ĉefloĝantoj de Omano. Kvanto: 1,5 milionoj (1992). Loĝas ankaŭ en Kuvajto (100 mil).
    • Palestinaj araboj, ĉefloĝantoj de Palestino. Totala kvanto: 5,5 milionoj (1992): en Israelo pli ol 826 mil, en Cisjordanio 973 mil, en Gaza sektoro pli ol 645 mil, en Jordanio 2,23 milionoj, ankaŭ rifuĝintoj en aliaj landoj.
    • Sauda-Arabiaj araboj, ĉefloĝantoj de Sauda Arabio (13,25 milionoj, 1992). Loĝas ankaŭ en Kuvajto (50 mil).
    • Siriaj araboj, ĉefloĝantoj de Sirio. Kvanto: en Sirio 11,75 milionoj (1992). Loĝas ankaŭ en Kuvajto (100 mil). Totala kvanto: 11,85 milionoj
    • Sudanaj araboj, ĉefloĝantoj de Sudano (ĉ. 13 milionoj). Loĝas ankaŭ en Ĉado (1,29 milionoj) kaj aliaj landoj. Totala kvanto: 14,3 milionoj (1992).
    • Tunizaj araboj, ĉefloĝantoj de Tunizio (8,2 milionoj). Totala kvanto: 8,6 milionoj (1992).
  • Etiopoj, komuna nomo de popoloj loĝantaj en Etiopio: Amharoj, Oromoj, Tigrajoj k.a.
    • Amharoj: Totala kvanto: 21 milionoj (1992), inter ili en Etiopio 20,8 milionoj, Eritreo 180 mil, Jemeno 15 mil. Lingvo: amhara. .
  • Hebreoj: Kvanto: 13,62 milionoj (1992), inter ili en Usono ĉirkaŭ 6 milionoj, Israelo 4 milionoj, en Rusia Federacio 551 mil (1992). Granda parto de hebreoj parolas en la lingvo de tiu lando, kie ili loĝas. Parto de hebreoj parolas ankaŭ en hebreaj lingvoj - la hebrea, jido k.a.
  • Asirianoj: Popolo en la landoj de Proksima Oriento, en Usono k.a. Totala kvanto: 350 mil (1992), inter ili en Rusio 10,6 mil, Irako 120 mil, Irano 100 mil, Turkio 70 mil. Parolas la asirian lingvon.
  • Maltanoj: ĉefloĝantoj de Malto (355 mil). Totala kvanto: 490 mil (1987). Lingvo: malta.

Referencoj kaj notoj redakti

  1. Ŝemido estas preferata formo laŭ ReVo kaj NPIV
  2. Semido estas Zamenhofa vorto laŭ NPIV