Ŝercotago

ĉiujara festo je la 1a tago de aprilo pri ŝercoj

Ŝercotago estas tago, plej ofte la 1-a de aprilo, dum kiu oni faras ŝercojn aŭ farsetojn al aliaj, sed nur en afabla perspektivo.

Ankaŭ radioj, televidoj kaj ĵurnaloj faras ŝercojn tiutage, kiel ekzemple la retejo Ĝangalo, kiu anoncis en la 1-an de aprilo 2006, ke la tombo de Zamenhof estis detruita per bombeksplodo.

Tradicioj laŭ landoj redakti

En Francio tradicie oni metas kaŝe paperan fiŝeton en la dorson de geamikoj, kaj oni kutime diras "aprilfiŝo (Poisson d'Avril)" kiam la ŝerco estas malkovrita.

Tiu tradicio ekzistas ankaŭ en multaj aliaj landoj, ekzemple en Anglio (April Fools' Day), Belgio, Germanio, Italio, Izraelo, Pollando (Prima aprilis), Rusio, Svislando, Kebeko, Usono kaj eĉ en Japanio.

Ĝi okazas ankaŭ en Hispanio kaj kelkaj partoj de Latinameriko, sed je alia dato: la 28-an de decembro.

Festivaloj redakti

En Odeso (Ukrainio) la tago (1-a de aprilo) estas specife agnoskata kiel urba festo. "Odesa Karnavalo" (Humurino) okazadas ĉiujare en tiu urbo, kiu ĉiam fieris pro sia ŝercemo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti