Ŝevato estas la kvina monato de la hebrea kalendaro kaj havas 30 tagojn. Ĝi ĝenerale komenciĝas meze de januaro. Je la 15-a de ŝevato okazas Tu Biŝvat, festotago por arboj. Dum tiu tago, multaj judoj, speciale en Israelo, kie estas la mezo de la pluva sezono kaj la unuaj arboj ekfloras, plantas arbetojn aŭ manĝas festenon kun multaj fruktoj.