Shibayama Zenkei

japana bonzo, Zen-majstro (1894 - 1974)
(Alidirektita el Ŝibajama Kei)

Shibayama Zenkei, ankaŭ konata kiel Kei ŜibajamaŜibajama Kei, (1894-1974) estis esperantista japana zena bikŝuo de la skolo Rinzai, bone konata pro sia komentario pri Mumonkan.

Shibayama Zenkei  (Japane)

Titoloj: Ĉefbikŝuo de Nanzenji
Japane: 柴山全慶
Informoj
Skolo: Rinzai
Naskiĝo: la 30-an de novembro de 1894 en la gubernio Ajĉi
Morto: la 29-an de aŭgusto de 1974
vdr

Li ankaŭ estis instruisto ĉe la universitato Otani kaj estis la ĉefbikŝuo de la bikŝuejo Nanzenji en Kioto kaj ties tuta organizaĵo, kiu enhavis kvin mil bikŝuejojn.[1][2] Li verkis multe pri Zeno, kaj tradukoj de liaj eseoj aperis ankaŭ en okcidentaj lingvoj (A Flower Does Not Talk; Zen in Gleichnis und Bild).

Esperanto redakti

 
La Lumo Orienta (1935) n-ro 2, la unua organo de JBLE, eldonita de la bikŝuo Shibayama Zenkei.

Li lernis Esperanton en 1924 kaj en 1931 fondis Japanan Budhanan Ligon Esperantistan kaj ekeldonis ĝian organon La Lumo Orienta.[3] El la ĉina, li tradukis en Esperanton la verkon de la ĉina Zena ĉefbbikŝuo K'uoan (12-a jarcento), La dek bildoj de bovpaŝtado (1930). Krome, li i.a. kompilis bibliografion de budhismaj verkoj en Esperanto (en La Revuo Orienta, 1934).

Referencoj redakti

  1. Ford 2006, pp. 116-117.
  2. Loori 2006, p. 344.
  3. Yoxon 1955.

Literaturo redakti

  Trovu « Shibayama Zenkei » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»