Ŝimŝono

Ŝimŝono (hebree שִׁמְשׁוֹן Šimšôn, signife "sunviro"),[1] Ŝamŝun (arabe شمشون Shamshūn/Šamšūn), aŭ Sampson (greke Σαμψών), estas unu el la lastaj el la juĝistoj de la antikvaj Izraelidoj menciitaj en la Hebrea Biblio (Libro de la Juĝistoj, ĉapitroj 13a al 16a).

Ŝimŝono
Biblia persono
Lukto de Ŝimŝono kun la leono de Lucas Cranach la Maljuna, 1525.
Lukto de Ŝimŝono kun la leono de Lucas Cranach la Maljuna, 1525.
homa biblia persono • Bibliaj juĝistoj
Verko Juĝistoj
Informoj
Sekso vira
Religio Moseismo
Sankondiĉo blindeco, kastro
Loĝloko Kanaano
Edukejo nekonata valoro
Okupo batalanto • Nazireato
Patro Manoah
Patrino wife of Manoah
Kunulo Delila
vdr

Laŭ la biblia rakonto, Ŝimŝono ricevis supernaturan forton de Dio por batali siajn malamikojn kaj plenumi heroajn farojn[2] kiaj leonmortigo, venko super tuta armeo pere de nur makzelo de azeno, kaj detruo de pagana templo. Ŝimŝono havis du vundeblecoj, tamen: lia emo al nefidindaj virinoj kaj lia hararo, sen kiu li estus senpova. Tiuj vundeblecoj eventuale montriĝis fatalaj por li. La Libro de Juĝistoj en la Malnova Testamento rakontas, ke Delila allogis Ŝimŝonon kiu estis ricevinta tiun grandan forton el Dio, kaj finfine li perdis ĝin kiam ŝi fortondis al li lian hararon dum lia dormo.[3]

Referencoj redakti

  1. (1999) Dictionary of Deities and Demons in the Bible. Wm. B. Eerdmans. ISBN 9780802824912.
  2. Malnova Testamento, 316–317.
  3. Judges 16 – English Standard Version. Arkivita el la originalo je 18a de Julio 2017. Alirita 24a de Aprilo 2018.

Eksteraj ligiloj redakti