Ŝipfarejoŝipkonstruejo estas loko kie oni konstruas kaj riparas ŝipojn aŭ aliajn flosantajn objektojn. Plejofte la centro de ŝipfarejo estas karenejo. Pli grandaj ŝipfarejoj havas plurajn karenejojn. Diversaj ŝipfarejoj kapablas ripari kaj konstrui malsamajn ŝipojn. De privataj jaktoj ĝis grandegaj ŝipoj kiel aviadilŝipoj, petrolŝipoj kaj eĉ borplatformoj. Ŝipkonstruejoj estas kutime konstruitaj proksime de strandoj aŭ buŝo de rivero por permesi la novkonstruitajn ŝipojn enakvigo en maron. Enakvigo aŭ lanĉo de ŝipo estas ceremonio ĉe kio ŝipo post finkonstruo ĉe la ŝipkonstruejo aŭ la seka doko en kiu ĝi estas konstruita enakviĝas kaj oficiale estas donata nomon.

Ŝipfarejo Blohm + Voss kun karenejo en Hamburgo Germanio
Dekstre, apud la fiŝoŝtuparo videblas la ŝipfarejo de Grave en Nederlando
Ŝipfarejo en Klaskvik Ferooj
Flanka enakvigejo

La unua ŝipkonstruejo en la mondo estis konstruita de la induso-civilizacio en la nuna Barato en la 24-a jarcento a.K. Ŝipoj estis la unua produkto konstruita en fabrikoj .La unua fabriko, la Arsenalo de Venecio (itale Arsenale di Venezia) estis malfermita plurajn jarcentojn antaŭ la Industria Revolucio.

Landoj kun multaj ŝipfarejoj estas Japanio, Singapuro kaj nuntempe por grandaj ŝipoj Suda Koreio kaj Ĉinio kaj por pli malgrandaj ŝipoj Rumanio, Meksiko kaj antaŭa Sovetio.

Ŝipfarejoj redakti

Vidu ankaŭ redakti