Ŝirakavano (armene: Շիրակավան); fondita kiel Jerazgavors kaj poste Jerazgavork, estis mezepoka armena urbo kaj unu el la 13 (aŭ 14 se Tuŝpo kalkuliĝas) historiaj ĉefurboj de Armenio, servante kiel ĉefurbo inter 890 kaj 929 dum la Bagratida Reĝlando Armenio.

Kirko de la Sankta Savinto, antaŭ 1923.

La urbo situis sur la dekstra bordo de la rivero Aĥurjan en la nordoriento de Anio, nuna vilaĝo Çetindurak de Akyaka distrikto de Provinco Kars, ene de la Respubliko Turkio.

La plej fruaj mencioj pri Ŝirakavano kiel setlejo aperas kiel Jerazgavors en la 7-a jarcento, de la armena historiisto Sebeos. Jerazgavors estis priskribita de Sebeos kiel vilaĝo en la Ŝirak-angulo ene de la Ajrarat-provinco Reĝlando Armenio. Ĝi poste estis disvolvita de reĝo Smbato la 1-a de Armenio, kiu movis la ĉefurbon de Bagratida Armenio el Bagarano al Jerazgavors en 890, renomante ĝin Ŝirakavano.

La preĝejo Surp Prkiĉ (Sankta Savinto) konstruita en la 880-aj jaroj fare de reĝo Smbato la 1-a, estis inter la rimarkindaj orientiloj de la urbo. Smbato poste estis kronita kiel reĝo en lakatedralo fare de katolikoso Georgo la 2-a en 890. Ŝirakavano daŭre funkciis kiel la ĉefurbo de la regno ĝis 929 kiam la urbo Kars estis elektita kiel ĉefurbo fare de reĝo Abaso la 1-a de Armenio.

Kiel priskribite de la historiistoj Stepanos Asoghik kaj Samuel Anetsi inter la 11-a kaj 12-a jarcentoj, ĝi havis centran fortikaĵon ĉirkaŭita de dikaj defendaj urbomuroj. Tamen, ĝi estis invadita de la bizancanoj. Tiam en 1064, kune kun Anio,Ŝirakavano estis detruita de granda selĝuka-turka armeo, gvidita de sultano Alp Arslan.

Antaŭ la fino de la 12-a jarcento, Ŝirakavano estis revivigita kaj rekonstruita de la zakaridoj. Tamen, la urbo malkreskis dum la dua duono de la 13-a jarcento kaj iĝis vilaĝo.