Ŝirazo

urbo en Irano
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ŝirazoj.

Ŝirazo (perse شيراز [ŝiRAZ]) estas unu el la ses plej grandaj milionurboj de Irano en provinco Farso. Oni taksas la urbon loko de poezio, tapiŝoj, vino, rozo kaj amo. En Ŝirazo troviĝas la dua plej granda flughaveno de Irano, post la flughaveno Teheran Mehrabad. Ŝirazo estas ankaŭ la plej grava irana urbo en la kampo de transporto, komunikado kaj informteknologio. La urbo estas nomata "urbo de ĝardenoj kaj poetoj"[1].

Ŝirazo · شیراز
urbo de Irano
Administrado
Lando  Irano
Provinco Farso
Telefonkodo 071
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 565 572  (2016) [+]
Loĝdenso 6 523 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 37′ N, 52° 33′ O (mapo)29.6152.5425Koordinatoj: 29° 37′ N, 52° 33′ O (mapo) [+]
Alto 1 500 m [+]
Areo 240 km² (24 000 ha) [+]
Horzono UTC+03:30
Ŝirazo · شیراز (Irano)
Ŝirazo · شیراز (Irano)
DEC
Ŝirazo · شیراز
Ŝirazo · شیراز
Situo de Ŝirazo · شیراز

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shiraz [+]
vdr

Ŝirazo estis la ĉefurbo de Persa Imperio sub la Zanda dinastio inter 1750 kaj 1794, kiam la kaĝaroj translokiĝis la ĉefurbon al Teherano. Kun Isfahano kaj Teherano, Ŝirazo estas hodiaŭ unu el la tri kulturaj kaj artaj ĉefurboj de Irano.

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Ŝirazo troviĝas en montara regiono en la sud-okcidenta parto de la lando. Teherano troviĝas je 942 kilometroj.

Historio redakti

La loko estis jam longe loĝata, la loka vinkulturado daŭras 1800 jarojn. Ĝis apero de araboj ĝi estis karavanserajo (ripozejo de karavanoj), centro de bazarado. Inter 1750 kaj 1781 Ŝirazo estis ĉefurbo de la Persa Imperio. Ĝi havis urbomuron en la 10-a jarcento kaj havis faman universitaton. Dum la 18-a jarcento diversaj katastrofoj okazis (tertremoj, epidemioj kaj sieĝoj).

Ekonomio redakti

La ekonomio baziĝas sur agrikulturo (vinbero, oranĝo, kotono kaj rizo) elektroniko kaj nafto.

Klimato redakti

En Ŝirazo en julio kaj en aŭgusto la temperaturo atingas la 30 C'-ojn. Vintre tio falas preskaŭ ĝis frostopunkto.

Trafiko redakti

Ŝirazo havas internacian flughavenon, aŭtoŝoseon, fervojon kaj metroon.

Vidindaĵoj redakti

 
Korana Pordego, Ŝirazo

Servoj redakti

Famuloj redakti

  • Plej elstara naskito de la urbo estas la mistika poeto Hafizo.
  • La urbo estas la politika centro de la kaŝgajoj.
  • Kutbaldin al-Ŝirazi (perse قطب‌الدین محمود بن ضیاالدین مسعود بن مصلح شیرازی) estis saĝulo kaj poeto de la 13-a jarcento kiu faris kontribuojn al astronomio, matematiko, medicino, fiziko, muzika teorio, filozofio kaj Sufiismo.
  • En 1819 naskiĝis en la urbo Sayyid Alí Muḥammad, kiu deklaris esti la Báb (la "pordego") kaj konsideris sin mem la 'mahdi'. Lia sekvanto Bahá'u'lláh poste establus la Bahaan Kredon.
  • Sibavejhi (aŭ Sibujah', perse: سيبويه , arabe: سیبویه), unu el la fondintoj de la araba gramatiko, la 'Kitāb' (=libro), mortis ĉi tie.

Ĝemelurboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Saadi, fama mistika poeto
  • Hafizo, unu el la plej famaj persaj poetoj

Bildgalerio redakti


Referencoj redakti

  1. (en) Bex Shapiro, Meet Nadia, the Intrepid leader who will challenge your preconceived notions about Iran (renkontu Nadia, la vojaĝgvidantino de Intrepid kiu defios viajn ideojn pri Irano), la 20-an de marto 2018, alirite la 25-an de junio 2020.

Eksteraj ligiloj redakti