Ŝiungnuoj

nomada popolo de Azio

La ŝiungnuojhsiungnoj, mongole, hunoj, ĉine 匈奴, pinjine: xiōngnú, laŭ sistemo Wade-Giles: Hsiung-nu (iama konjektebla prononcado: hjungno, hodiaŭa prononcado proksimume: hsiungnu), turke: Dogu Hun, estis iu mongola origina popolo, kiu militis longdaŭre kun suda najbaro, la ĉina ŝtato, inter la 3-a jarcento antaŭ nia erao kaj la 3-a jarcento de nia erao.

Ŝiungnuoj
Flago
etno • historia etno • historia lando
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Teritorio de la ŝiungnuoj (verde) (ĉ. 250 antaŭ nia erao)

Ĝi estis konfederacio de nomadaj triboj de centra kaj orienta Azio. La maso de informoj pri tiu ĉi popolo venas de ĉinaj fontoj. La malmulto kiu estas konata pri iliaj titoloj kaj nomoj venas el ĉinaj transliteradoj de ilia lingvo.

La identeco de la etna kerno de Xiongnu estis temo de multfacetaj hipotezoj, ĉar nur kelkaj vortoj, plejparte titoloj kaj personaj nomoj, estis konservitaj en la ĉinaj fontoj. Proponoj de akademiuloj inkludas originoj Mongolaj, turkaj, kaj jeniseaj.

Ĉinaj fontoj de la tria jarcento antaŭ nia erao raportas ilin kreante imperion sub Modu Chanyu, en Eo: Modun Ŝanjuj (kiu iĝis supera gvidanto en 209 a.K.) etendantan preter la limoj de moderna Mongolio. En la dua jarcento antaŭ nia erao, ili venkis kaj delokigis la antaŭe dominan Yuezhi kaj iĝis la superrega potenco sur la stepo norde de Ĉinio. Ili estis aktivaj en suda Siberio, okcidenta Manĉurio, kaj la modernaj ĉinaj regionoj de Interna Mongolio, Gansu kaj Ŝinĝango. Tiuj nomadaj popoloj estis konsideritaj tiel danĝeraj ke la Dinastio Qin komencis konstruon de la Granda Muro por protekti Ĉinion de iliaj atakoj. Rilatoj inter fruaj ĉinaj dinastioj kaj la ŝiongnuoj estis kompleksaj, kun ripetaj periodoj de armea konflikto kaj intrigo alternanta kun interŝanĝoj de tributo, komerco, kaj geedziĝo-traktatoj.

Lingvo redakti

Ŝiungnuoj (Hungnuoj au Hunoj) parolis Mongolan lingvon, sed ankaŭ iuj homoj asertas ke la lingvo de Ŝiungnuoj estis Jeniseja.