Ĉefeĉ-ŝlosilo

broŝureto pri Esperanto kunsendita kun letero, ebliganta la legonton simple kompreni la leteran enhavon
(Alidirektita el Ŝlosiloj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ŝlosilo de Esperanto aŭ sinonime Ĉefeĉ-ŝlosilo[1] estas miniatur-formata, malpeza kaj malmultekosta informilo broŝura pri Esperanto, aldonebla al letero, kun konciza gramatiko kaj vortaro nacilingva-Esperanto.

Bildo de ŝlosilo uzata por la kovriloj de Esperanto-ŝlosiloj
Gvidlibroj pri Esperanto

Historio redakti

Tiajn "Ŝlosilojn" inventis la germana propagandisto Herbert F. Höveler en 1905.[2]:111 La origina ideo estis, ke esperantisto skribas al iu en lando, kies lingvon li ne komprenas. Li skribu en Esperanto, kaj aldonu la ŝlosilon. Tiu ideo varbis al la Esperanto-movado pionirojn en multaj lokoj. Laŭ la angla elparolo de la nomaj komencliteroj "H.F.H." de Höveler, kiu estis unu el la eldonintoj, oni nomis tiujn libretojn „Ĉefeĉ“-„ŝlosiloj“ (laŭ UEA-Jarlibro 1930, p. 45).

Ŝlosiloj estis tiom malgrandaj kaj malpezaj, ankaŭ malmultekostaj, sendeblaj en ordinaraj poŝtaj kovertoj kune kun letero en Esperanto. Verŝajne, komence de la 20-a jarcento, kiam kapoj ne estis tiom superŝutita] per televido kaj aliaj amaskomunikiloj kaj reklamoj, tio estis sufiĉe efika metodo.

La ŝlosiloj ludis gravan rolon precipe antaŭ la unua mondmilito. En la intermilita epoko plenumis gravan servon ĉefe la ŝlosiloj en malgrandaj, kaj foje ekstereŭropaj, minoritataj, regionaj kaj tiel nomataj ekzotaj lingvoj, kies E-a ŝlosilo ofte estas la unua serioza pionira paŝo.

Formato redakti

Origine en 24 paĝoj + 4 kovrilpaĝoj, formato 11x7 cm, pezo 5 gramoj, kun bildo de ŝlosilo sur la kovrilo. Ĉiu tiu libreto havis saman enhavon: enkondukon kaj gramatikon en nacia lingvo kaj Esperanto, nacilingvan vortareton kun ĉ. 2000 radikoj, informojn pri Esperantaj, naciaj kaj internaciaj organizaĵoj.

Enhavo redakti

 
Jida (erare subskribita kiel hebrea) kaj rumana ŝlosiloj
 
Eŭska ŝlosilo

La ŝlosiloj enhavas la mallongan gramatikon kaj vortaron nacilingvan → Esperantan, kaj la aranĝo kaj aspekto de la libretoj estas similaj; tamen estas iel diferencaj antaŭparoloj kiaj el 1916 en la nederlanda samformata poŝlibro sed nur vortara. La aperigon de la ŝlosiloj prizorgis de 1925 Internacia Centra Komitato (ICK), en 1933 UEA. Laŭ la normo de ICK ĝis 1933 ekzistis ŝlosiloj en 26 lingvoj. Kelkaj ŝlosiloj presiĝis en multnombraj ekzempleroj, ekz. la sveda ĝis 1933 en 140 miloj (vd. la kajerojn de la Oficiala Dokumentaro).

Eldonoj redakti

La unua ŝlosilo - angla - estis eldonita en la jaro 1905. Sekvis bulgara, ĉeĥa, dana, estona, finna, franca, germana kaj aliaj. Inter 1905 kaj 1930 estis eldonitaj ŝlosiloj por 27 nacioj. Esperanto en perspektivo (1974) donas liston de ŝlosiloj por 39 lingvoj. Kelkaj ŝlosiloj estis eldonitaj grandkvante: la sveda ŝlosilo havis 16 eldonojn, sume 215 000 ekz.; la germana - 8 eldonojn, sume 54 000 ekz., ktp. Kelkaj reeldonoj estas vere paradoksaj - ekzemple, la unua vaska eldono (1935) estis de 5000 ekz., la dua (1990) estis de nur 100 ekz., sed ĝi certe okazis nur kiel memoriga akto.

La lastaj eldonoj de ŝlosiloj estis en la bulgara (1984) kaj ukraina (1994).

Piednotoj redakti

  1. Ĉefeĉ-ŝlosilo (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  2. Wood, Richard E.. Noms de plume of Esperanto authors (angle), p. 10. Arkivita el la originalo je 2020-07-14. Alirita 2021-01-30.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti