Ŝosekurado, stratokuradovojkurado estas la sporto kuradi mezuritan distancon sur establita vojo (male al stadiona kaj transterena kuroj).

Ŝosekurado
sporta fako
atletikokuro
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Ŝosekurado en usonarmea maratono.
Partoprenantoj en la Duonmaratono de Bristol.

Tiuj eventoj estas kutime klasitaj kiel longdistanca kuro laŭ la terminaro de atletiko, kun konkurencoj tipe range el 5 kilometroj al 42.2 kilometroj en la maratono. Ili povas partoprenigi grandajn nombrojn de kuristoj aŭ rulseĝuloj. La tri plej oftaj agnoskitaj distancoj fare de IAAF por "ŝosekuraj" eventoj estas 10 k kurado, duonmaratonoj kaj maratonoj. Spite tion, estas multaj 5 k ŝosekuraj eventoj, pro ties populareco por bonfaraj kuroj kaj similaj, malplej konkurencaj tialoj por teni eventon.

Ŝosekurado povas proponi al tiuj koncernitaj gamon de defioj kaj interesoj kiaj baraktado ĉe montetoj, akraj krutaĵoj, variaj surfacoj, malbona vetero, kaj enĝagiĝo en granda grupo. Aeroba ekzercado, aŭ la kapablo de la korpo por uzi oksigenon, estas la plej grava faktoro kiu kontribuas al la sukceso.

La efiko de ŝosekurado metas pli da emfazo sur la piedoj, genuoj kaj malsupra dorso ol kuradi sur tero aŭ herbo. Oni ne tiom atentas pri la Aĥila tendeno.[1] Antaŭ engaĝiĝi en ŝosekurado, oni elektu ŝuon kiu bone kongruu kun la piedotipo kaj la kura stilo.[2]

Ŝosekurado estas unu el kelkaj formoj de ŝosesporto, kiu inkludas ankaŭ vojan bicikladon kaj motorvehiklan kuradon.

Referencoj redakti

  1. Top 10 Running Surfaces - Runner's World General [1] Alirita la 6an de Junio 2017.
  2. [2] Alirita la 6an de Junio 2017.