'Ŝoteo (portugale xote, prononcu: ŝoti) estas brazila muzikstilo kaj danco en 2/4-a takto kaj apartenas al la muziko de nordorienta Brazilo (música nordestina). Ĝi estas variaĵo de la Skota Polko, kiu estas vaste disvastiĝinta en la kamparo. Nun oni kategorias ĝin sub la stiloj de forró. Grava muzikinstrumento de ŝoteo estas la brazila akordiono sanfono.