Ŝovinismo (de la franca vorto chauvinisme) estas la kredo pri supereco de la propra grupo.

Ŝovinismo en origina senco estas drasta, ankaŭ agreseme disvastigata, naciismo kaj patriotismo kaj signas la fenomenon, ke ano(j) de nacio, nur pro la aparteno al tiu nacio, sentas sin supera(j) al anoj de aliaj nacioj kaj malplivalorigas ilin. Simila fenomeno estas rasismo, kie do ano, kiu sentas sin laŭ iu rasa teorio ano de difinita homa raso, sentas sin supera al anoj de aliaj homaj rasoj kaj same malplivalorigas kaj kontraŭbatalas ilin. Rasistoj ofte pravigas sian ideologion per la teorio de "socia darvinismo, laŭ kiu - paralele al la teorio de Charles Darwin, ke en la naturo bestaj kaj plantaj specioj batalas unu kontraŭ la alia por garantii la postvivon de la propra specio - ankaŭ la homaj rasoj devus kontraŭbatali por garantii la postvivon de la propra homa raso.

Etimologio redakti

La vorto venas de la nomo de la drasta patriota juna franco Nicolas Chauvin, kiu servis en la armeo de Napoléon Bonaparte kaj 17-foje grave vundiĝis, tamen pluservante en la armeo. Lia drasta idealismo konserviĝis en la personaĵo „Nicolas Chauvin“ de la franca teatraĵo „La cocarde tricolore“ ("La kokardo trikolora", 1831, Parizo) de la fratoj Cogniard kaj poste citiĝis en multaj karikaturaj verkoj, kaj el tio naskiĝis la vorto "ŝovinismo".

Ŝtata ŝovinismo redakti

Pro malsamaj kialoj la ŝovinismo ne nur povas regi la publikan opinion, sed ankaŭ povas esti kultivata en formo de politika kaj aparte ŝtata propagando[1].

Kondiĉoj redakti

Kondiĉo por radikala naciismo krom la ekzisto de nacia ŝtato estas plej ofte krizo de la nacia memfido. Kialo por tio povas esti ekstrema minaco de ekstere aŭ situacio malstabiliĝanta la ekziston de la nacio, ekzemple armea, ekonomia aŭ politika malvenko, kiu vundis la fieron kaj memfidon de la nacianoj.

Laŭ la sociologo Eugen Lemberg la ekzisto de nacio endanĝeriĝas tiam, kiam tromalfortiĝas la povo doni al la nacianoj "nacian identecon", ĉar "la nacio" (do la plimulto de la nacianoj) tiam regule respondas al la minaco pri morto de la nacio per pliradikaliĝo de naciismo kaj ekesto de ŝovinismo. Ekzemplo estus la naciismo en la Germana Regno ekde la jaro 1918 post la armea malvenko de la lando dum la Unua Mondmilito. Tiu naciismo en radikala formo estis prezentita kiel "noviganto de la ŝtato kaj nacio", kaj kadre de la nova ŝovinismo serĉatis kulpuloj pri la "por la nacio malfavora" fino de la milito. La armea malvenko redifiniĝis kiel "fino de la monarĥia sistemo", dum la germana popolo neniel estis venkita. Oni substrekis la superecon de la germanlingva kulturo, kaj kulturan mision de la germanoj porti siajn sciojn kaj kapablojn al la cetero de la mondo. La firma kredo pri la nacio estu la bazo por la restariĝo de ekonomio kaj socio. Kadre de tio aparte substrekiĝis laŭdiraj kulturaj diferencoj inter parolantoj de la germana kaj la franca lingvoj.

Vira ŝovinismo redakti

En la feminisma movado dum la 1970-aj jaroj kreiĝis la anglalingva termino „male chauvinism“ ("vira ŝovinismo"). La vorto priskribas patriarĥismajn sociojn kaj unuopajn virojn, kiuj kredas nure pro sia biologia sekso havi superan pozicion kompare al virinoj.

Virina ŝovinismo redakti

De aŭtoroj kiel Nicholas Davidson, aŭtoro de la libro „The Failure of Feminism“ ("la malsukceso de feminismo"), lige al la feminismo de la 1970-aj jaroj priskribatas kreskanta virina ŝovinismo. Tiu fenomeno estu la mala kopio de vira ŝovinismo. La vorto do priskribas ekstremajn asociojn de virinoj kaj unuopajn virinojn, kiuj kredas nure pro sia biologia sekso havi superan pozicion kompare al viroj.

Religia ŝovinismo redakti

Religia ŝovinismo estas fenomeno analogia al la nacia ŝovinismo. Religiaj ŝovinistoj kredas pri la supereco de la propra religio kaj sentas sin mem superaj al la anoj de aliaj religioj, nur pro la fakto de aparteno al la propra religio.

Lingva ŝovinismo redakti

Lingva ŝovinismo paralele estas la ekstrema malvalorigo de la lingvoj de aliaj regionoj aŭ landoj kaj lige al tio la ekstrema plivalorigo de la propra lingvo.

La lingva ŝovinismo ofte gajnas signifon de la fenomeno de "nacia renaskiĝo", do la difina kreo de "nova" etno - tia difino ofte baziĝas sur la komuna trajto de komuna genaska lingvo kaj celas "krei" lingvan nacion. La fenomenon de lingva ŝovinismo ofte akompanas lingva purigo kaj politikaj disputoj por levi kulturajn komunumojn de antaŭa statuso de lingva malplimulto al suverena nacio. (ref?)

Socia ŝovinismo redakti

Socia ŝovinismo substrekas la superecon de la propra socia subkulturo kontraŭe al aliaj partoj de la homa socio. Ofte temas pri la enscenigo de laŭdira supereco de la propra socia klaso aŭ tavolo kontraŭ alia grupo en la sama socia sistemo, kiu laŭ kapitalo, eduko aŭ deveno konsideriĝas "pli malalta" kaj "malsupera", aŭ aliflanke pri la enscenigo de laŭdire morala supereco kontraŭe al "pli alta" socia grupo, kiu difiniĝas "aroganta" aŭ "dekadenca". Krom tiu "vertikala" socia ŝovinismo inter pli "altaj" kaj pli "malaltaj" sociaj grupoj ankaŭ povas ekzisti ŝovinismo inter pli-malpli samrangaj sociaj grupoj, ekzemple inter diversaj profesioj, familiaj sistemoj ("kompletaj kontraŭ divorcaj familioj", "seninfanaj kontraŭ plurinfanaj familioj" aŭ en drasta kazo eĉ ŝovinismo inter la anoj de diversaj hobioj).

Esperantista ŝovinismo redakti

En 1913 UEA diskutis dum la UK de 1913 en Berno pri la propono de la vicprezidanto Théophile Rousseau, ĉu ekskludi ŝovinistojn el la asocio. La fina celo de Rousseau estis pacifismo. Estis sufiĉe da rezisto de pluraj flankoj. Estintus problemo decidi, kia ekzakte estas "ŝovinisto". Al Stettler sukcesis ŝovi la proponon en la komisionon pri statuto, kie ĝi estis forgesita.[2]

Dum la Invado de Rusio en Ukrainion (2022) kaj la sekvaj internaciaj reagoj, kaj de ŝtatoj, kaj de firmaoj, kaj de esperantistaj organizoj kaj de ĝiaj gvidantoj al la vasta humanitara krizo en la lando, la prezidento de la REU Aleksandr Lebedev deklaris la jenon:

 
 “Ekzemple, persone mi kiel privata persono plene kaj senkondiĉe subtenas la specialan operacon de la rusia armeo, kiu okazas nun en Ukrainio.“ 

[3]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (angla) Arendt, Hannah (October 1945). "Imperialism, Nationalism, Chauvinism". The Review of Politics. 7 (4): 457.
  2. Die neutrale Sprache, p. 70-72.
  3. Libera Folio: Kion forgesis esperantistoj en Rusio