La Ŝpinilkadro estas invento de la Industria revolucio por ŝpinado de fadeno el fibroj kiaj lano aŭ kotono en mekanizita maniero. Ĝi estis disvolvigita en 18a-jarcenta Britio fare de Richard Arkwright kaj John Kay. Richard Arkwright dungis John Kay por produkti novan ŝpinilon pri kiu Kay estis laborinta kun (aŭ eble ŝtelinta el) alia inventisto nome Thomas Highs.[1] Kun la helpo de aliaj lokaj metiistoj la teamo produktis la spinilkadron, kiu produktis pli fortan fadenon ol la Ŝpinilo Jenny produktita de James Hargreaves.

Ŝpinilkadro el la fino de la 19a jarcento konstruita de Whitin Machine Works, Whitinsville, Masaĉuseco.

Referencoj redakti

  1. Thomas Highs and his spinning machines. Cotton Times (2006-10-10). Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-14. Alirita 2016-01-07.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti