La Ŝpinilmulo estas maŝino uzata por ŝpini kotonon kaj aliajn fibrojn en la kotonfabriko de Lancashire kaj aliloke. Ili estis uzataj etende el la fino de la 18a al la komenco de la 20a jarcento. Muloj estis funkciigitaj laŭ paroj de infanzorganto, kun la helpo de du knaboj: la malgranda peciginto kaj la granda peciginto. La kadraro portis ĝis 1,320 spineloj kaj povus esti 150 futojn (46 m) longaj, kaj moviĝus antaŭen kaj reen je distanco de 5 futoj (1.5 m) kvarfoje por unu minuto.[1] Ĝi estis inventita inter 1775 kaj 1779 fare de Samuel Crompton. La mem-funkcianta (aŭtomata) mulo estis patentita de Richard Roberts en 1825. Je ties pinto estis 50,000,000 mulspineloj nur en Lancashire sole. Modernaj versioj estas ankoraŭ en niĉa produktado kaj estas uzataj por ŝpini lanaĵajn fadenojn el noblaj fibroj kiaj kaŝmiron, ultra-fajnan merinon kaj alpakon por la trikota merkato.[2][3]

Funkcianta ŝpinilmula maŝino ĉe la Quarry Bank Mill.
La nura survivanta ekzemplo de ŝpininmulo konstruita de la inventisto Samuel Crompton.

La ŝpinilmulo ŝpinas tekstilajn fibrojn en fadenoj per intermita procezo.[4] La mulo estis la plej ofta ŝpinilmaŝino el 1790 ĝis ĉirkaŭ 1900 kaj estis ankoraŭ uzata por fajnaj fadenoj ĝis la komenco de la 1980aj jaroj. En 1890, tipa kotonfabriko havus ĉirkaŭ 60 mulojn, ĉiujn kun po 1,320 spineloj,[5] kiuj funkciiĝis kvarfoje por unu minuto dum 56 horojn semajne.

Notoj redakti

  1. Catling, Harold (1986). The Spinning Mule. Preston: The Lancashire Library. ISBN 0-902228-61-7. p. 11
  2. "Bigagli". Bigagli automatic spinning mules (en itala). 2012. [1] Alirita la 13an de Decembro 2012.
  3. "Cormatex". Modern automatic spinning mules, bale breakers and carding machines used for woolen and cashmere products (en itala kaj angla). 2012. [2] Arkivigite je 2014-12-18 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 13an de Decembro 2012.
  4. Marsden, Richard (1884). Cotton Spinning: its development, principles an practice. George Bell and Sons 1903. [3] Alirita la 13an de Decembro 2012. p. 109
  5. Nasmith, Joseph (1895). Recent Cotton Mill Construction and Engineering (Elibron Classics eld.). London: John Heywood. ISBN 1-4021-4558-6. p. 109.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti