Ŝraŭbokrampo estas instrumento por fiksi laborpecon en la prilaborado de lignometalo.

Du mezgrandaj ŝraŭbkrampoj

Ŝraŭbokrampo konsistas el unu fiksa tenbrako kaj alia, kiu estas movebla sur ofte ondumsurfaca relo. La longeco de la relo limigas la etendovaston de la ŝraŭbokrampo.

La fiksendan laborpecon oni unue almetas al la fiksa tenilbrako kaj poste oni alŝovas al ĝi je la alia flanko la moveblan tenilbrakon. Turnante nun la ŝraŭbospindelon kiu, kontraŭflanke de la relo, trairas la moveblan tenbrakon, oni fiksas akurate la laborpecon kaj je granda forto premfiksas ĝin. Per la alpremo de la ŝraŭbospindelo la movebla tenbrako iomete kejlumiĝas kaj tiel fiksiĝas je la relo. La spindelon oni turnas je tenilo aŭ, por altigi la forton, je turnstango. La longeco de la tenbrakoj limigas la profundecon de la ŝraŭbokrampo.

En la lignoprilaborado oni uzas la ŝraŭbokrampon ekzemple por kunpremi kungluitajn objektojn, ĝis kiam la gluaĵo perfekte malmoliĝis.