La Ŝtaŭfoj (germane Staufer, antaŭe ankaŭ Hohenstaufen) estis dinastio de mezepokaj germanaj nobeloj, el kiu eliris pluraj imperiestroj de la Sankta Romia Imperio (1138–1254) kaj reĝoj de la Sicilia Regno (1197-1268). Ili estis la unuaj germanaj imperiestroj, kiuj aliris sur trono laŭ Romia leĝo kaj tradicio. Ĉefaj reprezentantoj de la dinastio estis Frederiko la 1-a Barbarosa, la unua kiu uzis titolon imperiestro, Konrado la 3-a, Henriko la 6-a kaj Frederiko la 2-a.

Ŝtaŭfoj
Dinastio
Blazono
Blazono
reĝa dinastio
Fino 1268 vd
Lando Sankta Romia Imperio vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Frederiko la 1-a de Ŝvabio vd
Regadoj
Dukoj de Ŝvabio
Dum 10791268
Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio
Dum 11381254
Reĝo de Sicilio
Dum 11971268
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
la monto Hohenstaufen, sur kiu troviĝis la hejma fortikaĵo de la dinastio

La hejma fortikaĵo de la dinastio estis la Burg Hohenstaufen proksime de la urbo Göppingen en la sudokcidento de Germanio.

La rega epoko de la Ŝtaŭfa dinastio kreis la kondiĉojn por tio, ke inter la jaroj 1150 ĝis 1250 en la nobela mezepoka literaturo de Germanlingvio ekestis superregiona germana lingvo. Tiu lingvo baziĝis sur dialektoj ŝvabaj kaj orientfrankaj, el la devena regiono de la dinastio. Kiam malfortiĝis kaj malaperis la Ŝtaŭfoj, ankaŭ malaperis tiu relative unueca, superregiona lingvoformo. Kutime oni celas tiun ĉi unuecan ŝtaŭfo-epokan lingvon, kiam oni diras "mezaltgermana lingvo".