Ŝtata Universitato de Bakuo

ŝtata teknika universitato en Bakuo, Azerbajĝano

La Ŝtata Universitato de Bakuo (azere Bakı Dövlət Universiteti) estas publika universitato kiu troviĝas en Bakuo, ĉefurbo de Azerbajĝano. Ĝi estis fondita en 1919 laŭ Leĝo de la Parlamento de la efemera Azerbajĝana Demokratia Respubliko. La universitato malfermiĝis kun ses katedroj (historio, filologio, fiziko, matematiko, juro kaj medicino. La unua rektoro de la universitato estis Vasilij Razumovskij, eksa profesoro de kirurgio en la Universitato de Kazano.

Ŝtata Universitato de Bakuo
universitato
Informoj
fondodato 1919
Situo
Geografia situo 40° 22′ 23″ N, 49° 48′ 41″ O (mapo)40.3730349.81141Koordinatoj: 40° 22′ 23″ N, 49° 48′ 41″ O (mapo)
lando Azerbajĝano
urbo Bakuo
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Ŝtata Universitato de Bakuo (Azerbajĝano)
Ŝtata Universitato de Bakuo (Azerbajĝano)
DEC
Ŝtata Universitato de Bakuo
Ŝtata Universitato de Bakuo
Map
Ŝtata Universitato de Bakuo
vdr
Blazono de la Ŝtata Universitato de Bakuo de 1919.

En 1930, la registaro de la Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko ordonis fermi la universitaton, pro reordigado de la supera eduksistemo, kaj ĝi estis anstataŭata de la Supera Pedagogia Instituto. Tamen, en 1934 la Universitato estis remalfermita kaj daŭrigis ĝian antaŭan laboron. Pro la Dua Mondmilito ĝi devis fermiĝi pro la manko de profesoroj.

Okaze de la 40-a datreveno de la universitato en 1959, ekzistis tiame 13 fakultatoj. La Azerbajĝana Medicina Universitato kaj la Ŝtata Azerbajĝana Ekonomika Universitato estas sendependaj universitatoj kiuj antaŭe estis fakultatoj.

La Ŝtata Universitato de Bakuo estas la plej grava supera eduka institucio de Azerbajĝano. Ĝi havas plurajn filiojn en la ĉefaj urboj kaj regionoj de la lando. Ĝi instruas en la azera kaj en la rusa lingvoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti