Ŝtata funebro estas publika funebra ceremonio, kiu obeas la striktajn regulojn de etiketo, farita honore al persono de nacia, landa aŭ speciala graveco. Ŝtata funebro kutime inkludas multan pompon kaj ceremoniecon same kiel religiajn nuancojn kaj distingajn elementojn de militista tradicio. Ĝenerale, ŝtataj funebroj okazas por impliki la ĝeneralan publikon en nacia tago de funebro post la familio de la mortinto esprimas sian konsenton. Ŝtata funebro ofte generas amasan atenton de la gazetaro kaj el landa kaj el tutmonda niveloj.

Preskaŭ tri milionoj de personoj partoprenis en la funebro de Eva Perón sur la stratoj de Bonaero.

Elementoj de ŝtataj funebroj povas esti: ĉeesto de aŭtoritatoj el plej alta nivelo, solenaj diskursoj, atribuo de honorigaj medaloj, religia ceremonio, parado kun aŭ sen muziko, ĉerko volvita en flago, solena entombigo, florkronoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti