Ŝtelo estas la ago kaŝe kaj senfortume kapti porteblan posedaĵon de homo sen ties konsento kaj proprigi ĝin al iu alia. La jura kategorio de tiu ago povas varii laŭ la valoro de la objekto.

Paul-Charles Chocarne-Moreau, The Cunning Thief, 1931
Depende de la partoj katenitaj al fiksa loko, diversaj partoj de biciklo povas facile ŝteliĝi.

Per ruzŝtelo la forpreno estas kaŝita per iluzio, tiel ke la viktimo nenion rimarkas.

Poŝoŝtelo apartenas al la stratkrimo per kiu la poŝŝtelisto alportis al si fremdan posedaĵon. Ekde longe preferitaj kaptaĵoj estas monujoj, kaj depost kelkaj jaroj ankaŭ la poŝtelefono.

Grava nuntempa problemo estas datum-ŝtelado, per kio la ŝtelisto provas gajni certan avantaĝon per fremdaj datumoj. Ekzemple la interreta ŝteltruko (angle phishing por "pasvortojn fiŝi" - do "piŝado") estas la klopodo akiri konfidencajn informojn, kiel pasvortojn, aspektigante sin artifike kiel fidindan personon aŭ entreprenon.

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri ŝtelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas. 
  •  
     Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon. 
  •  
     Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime. 

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-27.