Ŝtipo estas peco de dissegita trunko aŭ dika branĉo de arbo. Ŝtipo estas longa je ĉirkaŭ duonmetro. El ŝtipoj oni faras brullignojn pere de laŭlonga fendado. Dika fortika ŝtipo povas servi kiel submetaĵo ekzemple por dishaki viandon.

Ŝtipo kun hakilo
elfosita ŝtipo
naturcirklado
juna piceo sur malnova ŝtipo

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas du proverboj pri ŝtipo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, [1]:

  •  
     Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos. 
  •  
     Malsaĝa kiel ŝtipo. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2017-09-11.