Ŝtoncirklo de Avebury

La ŝtoncirklo/henĝo de Avebury situas en la vilaĝo Avebury en la graflando Wiltshire oriente de Bath. Ĝi estas unu el la plej grandaj ŝtoncirkloj sur la Britaj insuloj. Ĝi apartenas ekde 1986 kiel parto de Stonehenge, Avebury kaj Asociaj Lokoj al la monda kultura heredaĵo de UNESKO.

Ŝtoncirklo de Avebury
arkeologia lokoŝtoncirkloHenĝo [+]
Koordinatoj51° 25′ 43″ N, 1° 51′ 15″ U (mapo)51.428611111111-1.8541666666667Koordinatoj: 51° 25′ 43″ N, 1° 51′ 15″ U (mapo)

Ŝtoncirklo de Avebury (Anglio)
Ŝtoncirklo de Avebury (Anglio)
DEC
Ŝtoncirklo de Avebury
Ŝtoncirklo de Avebury

Map
Ŝtoncirklo de Avebury

Vikimedia Komunejo:  Avebury Stone Circles [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Megalito de la ekstera ŝtoncirklo
ŝtono 1 "la seĝo de la diablo" kaj ŝtono 101 fone

La sabloŝtono venis de du kilometrojn for. La ŝtoncirklo de Avebury havas areon de ĉirkaŭ 15 hektaroj inklude de la remparo. Ĝi konsistas el la granda ekstera cirklo kaj du malgrandaj cirkloj. La meza linio direktiĝas al la mezsomero-sunleviĝo.

Historio redakti

La henĝo estis starigita 2600 ĝis ĉirkaŭ 2500 a.K. Ĝi apartenas, kiel Marden, Durrington Walls kaj Mount Pleasant, al la grandaj neolitikaj henĝoj kaj ĝi havas ligon kun noĉo-ceramikaĵo.

Ekde la 14a jarcento komenciĝis la detruado de la monumento laŭ ordono de la kristana eklezio.

Konstruo redakti

 
ebla aranĝo de la ŝtoncirklo

La geometrio estas pli progresiva ol ĉe la aliaj ŝtoncirkloj en Britujo.[1]

De la originaj 154 megalitoj (ŝtonoj) kiuj ekzistis hodiaŭ ekzistas ankoraŭ 36. Kune kun la ŝtonaj aleoj la komplekso konsistis el ĉirkaŭ 600 megalitoj. La sidlokoj de la detruitaj ŝtonoj estas markitaj per betonaj palisoj. La detruitajn aleojn oni parte rekonstruis.

Ekstera granda ŝtoncirklo (ĉ. 2500 a.K.) redakti

 
parto de la ekstera ŝtoncirklo
  • amplekso ĉirkaŭ 1200 m
  • diametro 427 m
  • Sur 6 m alta terremparo staris 98 ŝtonoj, de kiuj 27 estas konservitaj. La ŝtonoj altis 2,1m ĝis 5,5m kaj pezis ĝis 40 tunoj.

Ili staris en la tero 15 ĝis 60 cm profunde. La plej granda ŝtono („obelisko“) estis 5,5m alta kaj estis detruita en la 18a jarcento..

Interna malgranda nordcirklo (ĉ. 2600 a. K.) redakti

  • ĉirkaŭ 98 m diametro
  • de la origine 27 ŝtono restis ĝis hodiaŭ nur kvar.

Interna malgranda sudcirklo (ĉ. 2600 a. K.) redakti

  • ĉirkaŭ 104 m diametro
  • de la origine 29 ŝtonoj restis kvin.

Geometriaj rilatoj redakti

La ŝtoncirklo de Avebury ŝajnas havi okulfrapajn rilatojn al du najbaraj kultlokoj:[1]

  • La meza punkto situas sur la geografia latitudo de 51,42857°. Tiu egalas ekzakte seponon de la tera amplekso (360°/7).
  • La distanco al la meza punkto de la najbara Stonehenge egalas ekzakte al la 1440-ona parto de la ekvatora amplekso (1:1440 ≙ 1 minuto : 1 Tag).
  • La distanco al la turo de Glastonbury Tor egalas al la 600-ona parto de la ekvadoro-amplekso.

Ĉiuj tri lokoj formas preskaŭ ortangulan triangulon.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Ronald P. Vaughan: Genie und Geometrie – Stonehenge und die Vermessung der Welt. 3sat, 2010, [1] Konsultita la 30an de Aprilo 2017.

Literaturo redakti

  • Avebury Archaeological & Historical Research Group (AAHRG), Archaeological research agenda for the Avebury World Heritage Site (Salisbury 2001).
  • Graham Brown/David Field/David Omish (Hrsg.), The Avebury landscape: aspects of the field archaeology of the Marlborough Downs (Oxford, Oxbow 2005).
  • Aubrey Burl, Prehistoric Avebury (London, Yale University Press 2002), überarbeitete Neuauflage. älterer Forschungsstand
  • Michael Dames, The Avebury cycle (Thames and Hudson Ltd., London, 1996), Das Buch stammt ursprünglich aus dem Jahre 1977. Die 1996 publizierte 2. Auflage wurde überarbeitet. (ISBN 0500278865)
  • Mark Gillings/Joshua Pollard, Avebury (London, Duckworth 2004). Guter Überblick
  • Joshua Pollard/Andrew Reynolds, Avebury: the biography of a landscape (Stroud, Tempus, 2002).
  • Ester Smith, Avebury Avenues - the way to discover the stone circles, second edition 2005, Forward Publications, ISBN 0-9544916-0-2