Ŝtupo povas korespondi al jeno:

  • Ĉiu el la transversaj ŝtonaj platoj aŭ lignaj tabuloj, metitaj unu post k super alia por ebligi suprenpaŝon (NPIV), tio estas ĉiu el la ero de ŝtuparo. Laŭ Francisko Azorín ŝtupo estas Horizontala prismo, kiu ordigita kun aliaj faciligas la iradon inter malsamnivelaj lokoj.[1] Li indikas etimologion el la antikva germana stuofa. Kaj li aldonas la terminojn ŝtuparo, por Aro da sinsekve ordigitaj ŝtupoj; ŝtuparejo, por Loko, kie estas konstruita ŝtuparo. Kaj li listigas multajn teknikajn terminojn: ŝtupolarĝo, ŝtupolongo, ŝtupoalto, ŝtupofaco, ŝtuporando, ŝtupoplato, ŝtupara branĉo, ŝtupara akso, ŝtupara kavo, ŝtupara paŝlinio, ŝtupara rando, ŝtupara plato, ŝtupara haltejo, ŝtupara muro, ŝtupara volbo, interna ŝtuparo, ekstera ŝtuparo, helica ŝtuparo, dubranĉa ŝtuparo, armitbetona ŝtuparo.[2]
  • En montogrimpadotransportoj, Ĉiu el la analogaj rimedoj, uzataj por supren- aŭ malsupren-iri, ekz. la rungoj de eskalo, la entranĉoj faritaj en glacimuro por enmeti la piedojn, la breto(j) fiksita(j) al veturilo, vagono ks, por helpi la en- k el-iĝon k.a. (NPIV)
  • En sociologio, politiko, laborlokoj kaj simile Ĉiu el la gradoj en progresado k malprogresado, promocio ks (NPIV)
  • En elektroniko, Ero de kaskada cirkvitaro de elektronika aparato, funkcianta kiel amplifilo, rektifilo, oscililo ks (NPIV)
  • En kosmonaŭtiko, Konsumiĝonta parto de raketo, kiu propulsas ĝin ĝis difinita altitudo (NPIV)

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 195.
  2. Azorín, samloke.