La ŝtupoteorio, kiun evoluigis Jacob Gottfried Weber (1779–1839) kaj pluevoluigis pli Simon Sechter (1788–1867), estas same kiel la funkcioteorio, kiun Hugo Riemann (1849–1919) fondis fine de la 19-a jarcento, rimedo por priskriba analizo de la harmoniaro de muzikpeco. Ambaŭ sistemoj konserviĝis ĝis nun kun modifoj kaj plilarĝigoj.

Helpe de la ŝtupoteorio la harmonia strukturo de peco estas ĝeneraligeble klarigebla, tiel ke komparoj kun aliaj pecoj en aliaj tonaloj fariĝas pli facilaj, ĉar la simboloj estas legendaj lige kun la respektiva bazotonalo . Oni do povas meti muzikpecojn rilate la harmonioj „sur komunan denominatoron“. Samtempe la ŝtupoteorio siaflanke disponigas harmoniajn turniĝojn, kiuj estas transigeblaj sur ĉiujn tonalojn.

Fundamentoj redakti

La fundamenton de la ŝtupoteorio formas ajna gamo, kiu disponigas la tonmaterialon de la bazotonalo de muzikpeco. Ĉi tio povas esti ekzemple maĵoraminora gamo, sed ankaŭ ĉia alia(tradicia aŭ novinventita) gamo kiel kvintona gamo, modalo, plentona gamo ktp.

Numerado redakti

Oni nomas komence la unuopajn tonojn, rigardate ekde la bazotono supren, ŝtupoj kaj numeras ilin ekde la 1-a ĝis la 7-a ŝtupo. Diversnaciaj muzikkulturoj kiel la germana ofte uzas romiajn ciferojn; la angla uzas eĉ majusklajn (por maĵoraj akordoj) kaj minusklajn romiajn ciferojn (por minoraj kaj dimiuitaj akordoj). La numerado estas per tio relativa al la bazotono, male al la absolutaj notonomoj.

Jen ekzemple la ŝtupa numerado de la C-maĵora gamo laŭ la angla skribmaniero (la veziko post la 7-a ŝtupo distingas la akordon kiel diminuitan):

 

Nomado redakti

Krom ĉi tiuj numeroj ankaŭ oni uzas la nomojn konataj el la funkciteorio. La unua ŝtupo (baza tono) nomiĝas toniko, la kvara ŝtupo (kvarto) nomiĝas subdominanto, kaj la kvina ŝtupo (kvinto) nomiĝas dominanto.

Trisonoj sur la ŝtupoj de maĵorgamoj redakti

Sur ĉiu el ĉi tiuj ŝtupoj nun estas konstruebla trisono per tavoligo de du tritoj unu sur la alian. La tonoj bezonataj por tio ankaŭ devenas el la tonaro de la gamo, estas do gam-apartenaj.

Pro la malsamaj tritodistancoj ene de la akordoj jen ekestas tri malsamaj specoj de trisonoj, je kio la kadra intervalo kaj en maĵoro kaj minoro restas la perfekta kvinto.

  1. maĵoro (ega trito – eta trito) - ŝtupoj 1, 4 kaj 5
  2. minoro (eta trito – ega trito) - ŝtupoj 2, 3 kaj 6
  3. diminuita (eta trito – eta trito) - ŝtupo 7

Ekzemple la akordo sur la 2-a ŝtupo en ĉiu ajn maĵortonalo ĉiam estas minortrisono, nome la trisono formita per gam-apartenaj tonoj sur la dua ŝtupo de la respektiva tonalo. Tio estas sur la dua ŝtupo de C-maĵoro d-minoro, en F-maĵoro g-minoro ktp.

Trisonoj sur la ŝtupoj de minorgamoj redakti

Se oni rigardas la akordformadon por (natura) minoro (ekz. c-minoro), rezultas jena disdivido:

  1. minoro - ŝtupoj 1, 4 kaj 5
  2. maĵoro - ŝtupoj 3, 6 kaj 7
  3. diminuita - ŝtupo 2

(Rimarko: En la praktiko tamen oni ludas ankaŭ la 5-an ŝtupon ofte kiel maĵorakordo – pli precize kiel maxjora dominanta septakordo. En tiu tamen la trito ne estas ero de la minorgamo.)

Literaturo redakti

  • Reinhard Amon: Lexikon der Harmonielehre. Doblinger, Vieno 2005. ISBN 3-476-02082-7
  • Richard Graf, Barrie Nettles: "Die Akkord-Skalen-Theorie und Jazz-Harmonik", Advance Music, ISBN 3-89221-055-1
  • Paul Hindemith: Aufgaben für Harmonieschüler. Schott, Lepsiko 1949, 1985, 1990 (represaĵo). ISBN 3-7957-1602-0
  • Carl Dahlhaus: Untersuchungen über die Entstehung der harmonischen Tonalität. Bärenreiter, Kassel 1967, 1988. ISBN 3-7618-0908-5
  • Frank Haunschild: Die neue Harmonielehre. Ama, Brühl 1988, 1997. ISBN 3-927190-00-4
  • Axel Kemper-Moll: Jazz & Pop Harmonielehre. Voggenreiter, Bonn 2005. ISBN 3-8024-0349-5
  • Abi von Reininghaus: In Vivo Guitar. Harmonielehre für Gitarre. Voggenreiter, Bad Godesberg 1994. ISBN 3-8024-0226-X
  • Simon Sechter: Praktische Generalbaß-Schule. 1835, Leuckart, Lepsiko 1850.
  • Simon Sechter: Die Grundsätze der musikalischen Komposition. Breitkopf & Härtel, Lepsiko 1853-54.
  • Frank Sikora: Neue Jazz-Harmonielehre. Schott, Majenco 2003. ISBN 3-7957-5124-1
  • Gerald Smrzek: The Book Of Chords, Edition Canticum, 2005
  • Joe Viera: Grundlagen der Jazzharmonik, universal edition, 1980

Eksteraj ligiloj redakti