ŜuŜu Han (en tradicia ĉina: 蜀漢, en pinĝino: Shǔ Hàn, en Wade-Giles: Shu3 Han4, el la radiko 蜀 ŝu) estis unu de la Tri Regnoj kiuj konkurencis por la kontrolo de Ĉinio post la falo de la dinastio Han, kun bazo en la ĉirkaŭo de Siĉuano, kio tiam estis konata kiel Ŝu. Kelkaj historiistoj asertas, ke temas pri la lasta dinastio Han ĉar Liu Bei estis rekte rilata kun la suvereneco Han. La aliaj du ŝtatoj estis Wei en la centro kaj nordo de Ĉinio, kaj Wu en sudo kaj sudoriento de Ĉinio.

History of China
History of China
Historio de Ĉinio
ANTIKVA
3 Suverenoj kaj 5 Imperiestroj
Dinastio Xia 2070–1600 a.K.
Dinastio Shang 1600–1046 a.K.
Dinastio Zhou 1045–256 a.K.
 Okcidenta Zhou
 Orienta Zhou
   Periodo de Printempo kaj Aŭtuno
   Periodo de Militantaj Regnoj
IMPERIA
Dinastio Qin 221 a.K.–206 a.K.
Dinastio Han 206 a.K.–220 K.E.
  Okcidenta Han
  Dinastio Xin
  Orienta Han
Tri Reĝlandoj 220–280
  Wei, Shu Han & Wu
Dinastio Jin 265–420
  Okcidenta Jin Dek ses regnoj
304–439
  Orienta Jin
Sudaj kaj Nordaj Dinastioj
420–589
Dinastio Sui 581–618
Dinastio Tang 618–907
  ( Dua Zhou 690–705 )
5 Dinastioj k
10 Regnoj

907–960
Dinastio Liao
907–1125
Dinastio Song
960–1279
  Norda Song Okc. Xia
  Suda Song Jin
Dinastio Yuan 1271–1368
Dinastio Ming 1368–1644
Dinastio Qing 1644–1911
MODERNA
Respubliko Ĉinio 1912–1949
Ĉina Popola Respubliko
1949–nun
Respubliko Ĉinio
(Tajvano)
1945–nun
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti
Ŝu bruna kaj la plej centrokcidenta el la Tri Regnoj.

En la epoko de maksimuma etendo ĝi enhavis la teritoriojn de la nuntempaj provincoj Gansuo, Hubejo, Hunano, Gŭiĝoŭo kaj Siĉuano.

Ĝia fondinto estis Liu Bei en 214 post konkeri la provincon Yi, tamen ĝi estis konata kiel Ŝu-Han en 220 post tiu iĝis imperiestro. Post multaj jaroj de militoj kontraŭ la najbaroj, speciale Wei, kiu suferis 5 invadojn fare de Zhuge Liang kaj 11 Ekspediciojn fare de ties sukcedanto kaj en totalo 16 invadojn sen multa sukceso el 228 ĝis 262. Dum tiu lasta periodo Ŝu estis markita de pliiĝanta korupto fare de Huang Hao kio lasis la regnon en malriĉo. Dume la ekspedicioj de Jiang Wei elĉerpis la limigitajn rimedojn, kaj materialajn kaj homajn, de la regno. En 262 Sima Zhao jam estis malkontenta pro la invadoj fare de Jiang Wei kaj volis sendi murdiston por ke tiu murdi lin, tamen konsilisto diris al li ke plej bone konkeri Ŝu kaj li sendis armeon de 160.000 soldatoj por konkeri la regnon. Deng Ai kaj Zhong Hui komandis la armeon. Kunaj ili konkeris Hanzhong kaj iris konkeri la restaĵojn el Ŝu. La konkero estis haltigita kiam Jiang Wei kaj Liao Hua setlis en Jian'ge kaj haltigis la armeon de 130.000 de Zhong Hui per nur 50.000. La kampanjo sukcesis finfine ĉar Deng Ai trapasis montaran vojon kaj alvenis al la ĉefurbo venkinte la armeon estritan de Zhuge Zhan en Mianzhu. Post tio li sieĝis Ĉengduon kaj Liu Ŝan kapitulacis. En 263 Zhong Hui, manipulita de Jiang Wei, deklaris sian sendependon el Wei kaj ribelis kontraŭ la regado de Sima Zhao kaj deklaris sian sendependon en Ŝu. Tamen tio estis malkaŝita kaj Jiang Wei kaj Zhong Hui estis mortigitaj de siaj propraj soldatoj. Deng Ai poste estis same kaptita kaj mortigita.