La ŝuŝeno (bretone chouchenn, chuferemez laŭ la vortaro An Here), historie proksima sed tamen malsama al la medo, estas alkoholaĵo fabrikata per la fermentado de mielo en akvo. Malnovtempe, oni fabrikis ĝin per mielo de fagopiro, tiutempe tre kultivata en Bretonio, kiu donis al ĝi ties malhelan koloron kaj ties forta gusto.[1]

Ŝuŝenboteloj

En Bretonio, tiu fermentado okazas pro la enkonduko de suko de freŝe premitaj pomoj. La fermentado povas okazi ankaŭ per la aldono de gistoj same kiel por la biero. Litro da ŝuŝeno necesigas mielon po proksimume triono de volumeno por atingi sufiĉan alkoholan gradon.

Tradicia trinkaĵo de Bretonio, la ŝuŝeno estas likvora alkoholaĵo (ĉ. 14°) komparebla al medo.

Tiu alkoholaĵo estas konsumata tre malvarmeta (ĉiam sen glaciero : ĝi maskus la guston de la mielo), ĝenerale kiel aperitivo, por akompani la melonon (kiel la portovino) aŭ kelkfoje vintre kiel varma vino. En Bretonio estas pluraj tipoj de ŝuŝeno, inter ili iuj estas fabrikataj per miksaĵo de akvo kaj markavo, sen forgesi la mielon.

La efikoj de ŝuŝeno estis malnovtempe tre frapaj. Post eltiro de la mielo, nenio estis perdita : la naturaj ĉelaroj estis ĵetitaj en la fermentan barelon. Miksitaj kun la mielo estis abeloj kies veneno disiĝis tra la trinkaĵo. La ŝuŝeno povis tiam efiki kiel klabo. Ĉar, la veneno [2] atakis la cerebelon (kiu regas la ekvilibron). Kelkaj glasoj sufiĉis por dorsenfali. Tio ne plu okazas nuntempe.

Tio, kion oni nomas ŝuŝeno nun estas fakte medo, tio estas mielo kaj akvo. Tradicie la ŝuŝeno estis farita per cidro kaj mielo sed ekde 1911 grava abelisto, por neniigi la konkurencon, patentis la markon "chouchen" asertante ke ĝi signifas medon en la bretona lingvo, sed tio estas erara.

La tradicia ŝuŝeno (chufere) estas ankoraŭ trovebla en malmultegaj lokoj de la bretona kamparo.

Nuntempe, ŝuŝeno estas tipa trinkaĵo sed malofte regule konsumata.

Muziko redakti

  • Matmatah elvokas la ŝuŝenon en la kanzonoj "Lambe An Dro" kaj "Les Moutons"
  • Manau prolas pri ĝi en la kanzono "Tout le monde".

Referencoj redakti

  1. Philippe Marchenay et Laurence Bérard. L'homme, l'abeille et le miel, Editions de Borée, 2007, ISBN 2844945333, p.202
  2. [1] Arkivigite je 2011-04-03 per la retarkivo Wayback Machine Artikolo pri la abela veneno (fr)