Ŝuŝtar

urbo en Irano

Ŝuŝtar (perse شوشتر‎) estas urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Ĥuzestano, en sudokcidenta Irano. La urbego estas konata kiel Venecio de la Oriento. Laŭ sciencistoj la loknomo signifas: "pli granda / pli bona ol Ŝuŝ".

Ŝuŝtar · شوشتر
urbo de Irano • urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Ĥuzestano
Demografio
Loĝantaro 101 878  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 3′ N, 48° 51′ O (mapo)32.04972222222248.848333333333Koordinatoj: 32° 3′ N, 48° 51′ O (mapo) [+]
Alto 50 m [+]
Horzono UTC+03:30
Ŝuŝtar · شوشتر (Irano)
Ŝuŝtar · شوشتر (Irano)
DEC
Ŝuŝtar · شوشتر
Ŝuŝtar · شوشتر
Situo de Ŝuŝtar · شوشتر

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shushtar [+]
vdr
la romia ponto Band-e Kaisar

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Ŝuŝtar situas en valo laŭ rivero Karun, 92 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Ahvazo.

Historio redakti

Dum regno Elamo Ŝuŝtar estis konata kiel Adamdun. Dum la Sasanida Imperio ĝi estis insulo-urbo kaj somera rezidurbo. Artefaritaj subteraj kanaloj tra katakomboj faris reton en la urbo. Pro tiu sistemo la urbego estas deklarita Monda Heredaĵo. La katakomboj estis ankaŭ ŝirmejoj kontraŭ la someraj 50 °C. La urbo longe funkciis kiel fortikaĵo laŭ la Reĝa Vojo en antikva Persujo, kunligante la ĉefurbon kun Persepolo. Sklavoj de la romianoj konstruis digon de Cezaro, kiu estas kombinaĵo de arka ponto kaj digo, 500 metrojn longa kaj estas la plej orienta el la pontoj konstruitaj de la romianoj. Novaj irigaciaj instalaĵoj estis kreitaj en la apudaĵo multajn jarcentojn poste kaj parte konservitaj ĝis hodiaŭ. En la XIX-a jarcento komenciĝis la laŭgrada malpliiĝo de la urbo, perdinte la gravecon de granda agrikultura centro. Ŝuŝtar estis deklarita urbo en 1927.

Eksteraj ligiloj redakti