En elektra inĝenierio, ŝunto[1] estas rezistilo, kiu estas konektita paralele al iu cirkvitero. [2]:369

50-ampera ŝunto

Uzoj redakti

Elektra aparato povas havi ŝuntojn pro diversaj kialoj.

Ŝunto kontraŭ damaĝo de cirkvitero redakti

Unu ofta tipo de ŝunto celas protekton kontraŭ damaĝo de iu cirkvitero: se la ero difektiĝas, tiel ke kurento ne plu povas trapasi ĝin, la ŝunto ebligas malaltrezistan alternativan vojon por la kurento, tiel ke la aliaj cirkviteroj povas daŭre funkcii.

Ekzemple, konsidero vicon da elektraj lampetoj konektitaj serie (eble por ornami kristnaskan arbon). Pro la serieco de la cirkvito, se unu lampeto forbrulus, do la elektro ne povus ĉirkaŭflui, kaj la aliaj lampetoj ne plu funkcius. Kontraŭ tio, oni povas ŝunti rezistilon trans ĉiu lampeton. Tiel, eĉ se unu el la lampetoj forbrulos, la aliaj lampetoj tamen daŭre funkcios.

Ŝunto en ampermetro redakti

Ampermetro estas aparato por mezuri la kvanton de kurento. Kelkfoje, la kurento estas tro granda por rekta mezurado per ampermetro. En tiaj cirkonstancoj, oni povas uzi ŝunton por mezuri la kurenton nerekte. Oni ŝuntas rezistilon de malgranda, sed precize sciata, rezisto trans la ampermetro. Do, preskaŭ ĉiom da kurento fluas tra la ŝunto (pro ĝia malgranda rezisto), kaj la frakcio de kurento trafluanta la ampermetron estas sufiĉe malgranda por rekta mezurado. Poste, oni povas kalkuli la kvanton de la tuta kurento, uzante la rezistojn de la ŝunto kaj la ampermetro mem.

Ŝunto por protekto kontraŭ altega tensio redakti

Kelkfoje, cirkvitero devas esti protektata kontraŭ tro alta tensio, kiu povas difekti la cirkviteron. Pro tio, oni povas ŝunti trans la protektota cirkvitero rezistilon, kiu nur aktiviĝas kiam la tensio estas grandega. Do, se akcidente la tensio trograndiĝos, la rezistilo aktiviĝos, kaj tiel la tensio trans la protektata cirkvitero restos sufiĉe malgranda. (Tio eble kaŭzos grandan kvanton de kurento tra la ŝunto; do, la fandogardilo fandiĝos kaj blokos la cirkviton.)

Etimologio redakti

La termino devenas de la angla shunt “devojigi”.

Referencoj redakti

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: ŝunt/o
  2. Kuechler, Andreas. (2005) Hochspannungstechnik, Grundlagen, Technologie, Anwendungen (germane). Springer-Verlag. ISBN 3-540-21411-9.