Ŝuo

Vestaĵo destinita por kovri la piedon

Ŝuo estas piedvesto kun solida plandumo, taŭga por eksterhejma uzo. Ŝuoj protektas piedojn kontraŭ malpuraĵoj, malmolaj grundoj, malvarmo kaj vundaj akraĵoj. Ili povas helpi pli facile paŝi, sed ankaŭ foje povas malhelpi la paŝadon (ekz-e altaj kalkanumojplatformaj ŝuoj). Formoj de ŝuo ofte ŝanĝiĝas laŭmode.

Ŝuoj el vera krokodila ledo, montrataj en la zooparko de Bristolo (Britio), 2005.
Pupa maketo de ŝufaristo el ekspozicio en Elvas, Portugalio.

Oni faras ŝuojn kutime laŭ formo de piedo. La ekstera supro kutime estas farita el fleksebla materialo, (ledo natura aŭ artefarita). La plandumo konsistas el pli rigida, ne foruziĝema materialo (ledo, plastokaŭĉuko), sed ĝi devas tamen bone adaptiĝi al la paŝado. La kalkanumo konsistas ofte el malmola materialo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti