Je ŝutmonto la ministoj amasigas la senvaloran ŝtonaĵon post apartigo de la ekspluateblaj substancoj. Post ĉeso de la minado ofte restas la ŝutmontoj kiel historiaj atestantoj kaj karakteriza trajto de postminada pejzaĝo. Ekzemple, en la ukraina minurbo Doneck troviĝas 125 ŝutmontoj. En norda Francio estas la plej altaj ŝutmontoj en Eŭropo, 180 m. Pli malfrue evoluas tie specifa flaŭro kaj faŭno, malsimila al tiuj de la ĉirkaŭaĵo, tial kelkaj iĝis nun naturrezervejoj.

Preskaŭ 200 m alta ŝutmonto "Monte Kali" ĉe Heringen en Hesio