Ŝutvara ŝipo estas kargoŝipo, kiu estas uzata por transporto de lozaj amasvaroj, ekz. erco, karbo, baŭksito, fosfato, cementogreno. Ŝutvaraj ŝipoj havas ĉirkaŭ 30%-an proporcion en la internacia mara varotransporto.

Ŝutvara transporto sur la Danubo
skizo

La unuaj ŝutvaraj ŝipoj - en la hodiaŭa senco- estis velŝipoj, kiujn oni uzis por transporto de karbo en la 17-a jarcento el Newcastle, Nordorienta Anglio, al Londono. Oni ekuzis sur tiu vojo unuafoje - en la 1840-aj jaroj - vaporŝipojn. Ĉ. 1910 oni liveris grandamase salpetron per la „salpetra vojo“ el Ĉilio al Germanio kaj reen karbon el Eŭropo al Sudameriko. La transporta kapableco de la ŝutvaraj ŝipoj varias de 10-30.000 tunoj ĝis 300.000 tunoj. La plej granda ŝutvara ŝipo (en 2009) estis konstruita en 1986 fare de Hyundai Heavy Industries, nomata Berge Stahl. Ĝi havas transportkapablon de 364.767 tunoj kaj longon de ĉirkaŭ 343,00 metroj, ĝi havas merĝan profundon de 22 m.

Ekde la 1-a de julio 2006, oni rajtas konstrui nur ŝutvarajn ŝipojn kun duobla ŝelo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti