Šenkovec, hungare Szentilona estas vilaĝo kaj samtempe centro de municipo en Kroatio, en distrikto Međimurje. La historia kroata nomo estis Svetajelena. Ankoraŭ 1 vilaĝo apartenas al la municipo.

Šenkovec
municipality of Croatia
Administrado
Poŝtkodo 40000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 708  (2021) [+]
Loĝdenso 301 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 25′ N, 16° 25′ O (mapo)46.4116.42Koordinatoj: 46° 25′ N, 16° 25′ O (mapo) [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Šenkovec (Kroatio)
Šenkovec (Kroatio)
DEC
Šenkovec
Šenkovec
Situo de Šenkovec

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Šenkovec (Međimurje) [+]
vdr

Situo redakti

Šenkovec situas sur mildaj deklivoj, inter Muro (rivero) kaj Dravo, laŭ ĉefvojo Lendava-Čakovec. La lasta urbo troviĝas je 3 km-oj.

Historio redakti

Familio Lackovics (lackoviĉ) fondis abatejon omaĝe al Dipatrino kaj Ĉiuj Sanktuloj en 1376. Familio Cillei finis la konstruadon en 1404. En 1546 posedantoj de la kampoj estis familio Zrínyi, kiuj nomumis la abatejon al Sankta Helena kaj konstruis ankaŭ preĝejon. En 1690 incendio okazis, poste la konstruaĵo barokiĝis, en 1802 trakonstruiĝis kastelo. Tertremo okazis en 1880 kaj la kastelo ruiniĝi. En 1910 loĝis en la komunumo 478 da homoj (kroatoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Csáktornya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon el Hungario kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Kroatio.

Vidindaĵo redakti