Šivetice situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Šivetice, hungare Süvete (ŝuvete) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca.

Situo redakti

Šivetice situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Revúca troviĝas 18 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1262 en formo "Sueta". En la 17-a jarcento la turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1710 pesto, en 1860 incendio okazis. En 1828 oni nombris 77 domojn kaj 588 homojn. La loĝantoj faris ceramikaĵojn konatajn tutlande. En 1910 loĝis en Süvete 375 da homoj, (240 slovakoj, 105 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Süvete apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Nagyrőce, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Šivetice 398 da homoj, (353 slovakoj, 24 ciganoj, 8 hungaroj, 3 ĉeĥoj).

Vidindaĵoj redakti