Štíty

urbo en Ĉeĥio

Štíty (germane Schildberg, pli frue ĉeĥe Šilperk) estas malgranda moravia urbo en regiono Olomouc en Ĉeĥio proksimume 21 km okcidente de Šumperk. Nuntempe ĝi havas 1 976 loĝantojn (2023). La urbo estas per loka fervoja linio ligita kun urbo Králíky. Ĝia urbokerno estas oficiale proklamita "Urba historia zono".

Štíty
(Šilperk)
germane Schildberg
urbo
Štíty
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Štíty
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Šumperk
Administra municipo Štíty
Historia regiono Moravio
Situo Štíty
 - alteco 443 m s. m.
 - koordinatoj 49° 57′ 40″ N 16° 45′ 57″ O / 49.96111 °N, 16.76583 °O / 49.96111; 16.76583 (mapo)
Areo 14,34 km² (1 434 ha)
Loĝantaro 1 976 (2023)
Denseco 137,8 loĝ./km²
Valkaldrono Valkaldrono Klodsko
Unua skribmencio 1278
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 789 91
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0715
NUTS 5 CZ0715 541168
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Štíty
Retpaĝo: www.stity.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bušín, Jedlí, Horní Studénky, Písařov, Drozdov, Jakubovice, Horní Heřmanice, Výprachtice, Červená Voda kaj Cotkytle.

Historio redakti

La unua skriba mencio pri tiu ĉi komunumo devenas el la jaro 1278.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 496
18804 396
18904 168
19003 887
19103 465
19213 173
JaroLoĝantoj
19303 025
19501 712
19611 821
19701 780
19801 883
19911 993
JaroLoĝantoj
20012 029
20142 058
20162 039
20172 023
20182 021
20192 021
JaroLoĝantoj
20202 022
20211 913
20221 967
20231 976

Memorindaĵoj redakti

 
Kulminbaroka statuo de Sankta Johano Nepomuka sur urba placo

En la katastro de la komunumo estas registritaj jenaj kulturmemoraĵoj:

  • Preĝejo al Ĉielenpreno de la Virgulino Maria - baroka ununava preĝejo kun riĉe membrigita interioro el la jaro 1755. Al la areo apartenas kruco - ŝtonĉizista laboro de la jaro 1859,
  • Malnova urbodomo nr. 38 kun korta traktuso - renesanca urbodomo de la 106-a jarcento, rekonstruita post la jaro 1734 je baroka burĝodomo, la korta traktuso estas baroka konstruaĵo el la duono de 18-a jarcento
  • Kolono de Maria Virgulino - frubaroka statuo el la jaro 1716 ŝtonhakista laboro
  • Statuo de Sankta Johano Nepomuka sur la placo - kulminbaroka statuo de la jaro 1732
  • Statuo de Sankta Anna (ĉe la tombejo) - rokoka skulpturo el la jaro 1769
  • Statuaro Kalvario (en areo de la preĝejo) - ŝtonhakista laboro el la jaro 1808
  • Statuaro de la Trinitato (ĉe la segejo), memorindaĵo de la jaro 2003
  • Brikfarejo (ĝia argilejo estas paleontologia lokaĵo nealirebla por publiko) estas memorindaĵo de la jaro 2007.

Interesaĵoj redakti

  • En la urba katastro troviĝas busto kun memortabulo al verkisto Kocourek.
  • Ŝilperk estas prezentata en moraviaj legendoj kiel komunumo, kies loĝasntoj faras ĉion malprudente, absurde, kio okazigas diversajn komikajn situojn.

Partoj de la urbo redakti

Ĝemelaj urboj redakti

Ligitaj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Štíty en la ĉeĥa Vikipedio.