La valuto ŭonovono (koree , won/wǒn) antikvas kaj jam antaŭ jarmiloj estis uzata en Koreio. Nur ekde la Dua Mondmilito kaj la sekva divido de la ŝtato al norda kaj suda partoj kadre de la Malvarma Milito ekzistas nord-korea ŭono kaj sud-korea ŭono. Ili havas la saman tradician nomon 원, la saman valutan simbolon ₩ kaj la saman nomon de centono (ĉono), sed la sud-korea valuto en internacia komerco havas senkompare pli altan valoron ol la nord-korea.

Portreto de Yulgok sur la nuntempa sud-korea monbileto de 5,000 ŭonoj

La vorto ankaŭ estas uzata en la nomo de la religio "Ŭonbulismo" (원불교).

Vidu ankaŭ redakti