Ů

la litero U kun superringo; parto de la ĉeĥa alfabeto
Ů ů

Ů (majuskla) aŭ ů (minuskla) estas litero de ĉeĥa alfabeto.

Ĝia prononco estas longa u sendepende de tio, ĉu ĝi havas akcenton aŭ ne. Dum Ú, ú, kiu estas prononcata same, estas skribata sur la komenco de vortoj, ů troviĝas ĉiam interne aŭ fine de vorto.

Historie ĝi estiĝis tiel, ke multaj vortoj estis en Bohemio prononcataj kun longa u, dum en Moravio kaj Slovakio en la sama vorto kiel uo. Tial oni komencis skribi la literon kiel u kun malgranda cirkleto, do oni havis la saman ortografion, sed ĉiu povis prononci ĝin laŭ sia kutimo. Fine ankaŭ en Moravio venkis prononco de longa u, sed la ortografio restis.

En Slovakio restis la prononco kun uo, sed la ortografio ŝanĝiĝis al ĉapelita o, ekz. kôň (ĉevalo), dum ĉeĥe kůň.

En la silezia lingvo ĝi havas alian valoron inter /o/ a /u/. En aliaj alfabetoj por la silezia lingvo ĝi estis skribita kiel ó.