La urbeto Žagarė [ĵagare] estas en la regiono Aŭkŝtajtio de Litovio, unu el kelkaj centroj de zemgala (malaperinta balta gento) lando. En la 13a jarcento ĉi tie staris defendaj kasteloj. Nun pri tiu epoko atestas nur kastelmontoj kaj loknomoj – Žagarė, Švėtė k.a.

Žagarė
urbo • limurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo LT-84019
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 247  (2023) [+]
Loĝdenso 249 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 21′ N, 23° 15′ O (mapo)56.35833333333323.25Koordinatoj: 56° 21′ N, 23° 15′ O (mapo) [+]
Alto 77 m [+]
Areo 5 km² ( 500 ha) [+]
Horzono Orient-Eŭropa Horzono [+]
Žagarė (Litovio)
Žagarė (Litovio)
DEC
Žagarė
Žagarė
Situo de Žagarė

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Žagarė [+]
vdr

En antikva parto de la urbeto preskaŭ senŝanĝe konserviĝis strateto, kiu formiĝis en la 16a jarcento, kaj la konstruaĵoj el la 17a-18a jarcentoj. En la 18a-19a jarcentoj en Žagarė grafoj Naryŝkin konstruis bienon kun 63 ha granda parko kaj ĉevalbredeja komplekso. Nuntempe la ĉevalbredejo bredas Litovajn pezajn laborĉevalojn kaj Hanoverajn sportĉevalojn. En Žagarė ĉiujare okazas tradiciaj konkursoj, ĉampionecoj, festoj.