Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Žampach

Žampach estas ruinoj de burgo sur burga monto en vilaĝo Žampach, proksimume 6 km sudokcidente de la urbo Žamberk. La burgo estis fondita fine de 13-a jarcento, dum regado de lastaj Přemyslidoj, neloĝata estis jam ĉirkaŭ la jaro 1600.

Žampach, postrestaĵoj de burga palaco

Koloniigon de la regiono apud supra Divoká Orlice organizis sinjoroj "el Zebín", kiuj en sia blazono havis trumpeton. Sed jam antaŭ ili en la regionon venis ciriakoj kaj fondis sian monaĥejon en Klášterec nad Orlicí. Interesoj de ambaŭ koloniistoj kontraŭstaris kaj la kverelon devis decidi episkopo Tobiáš el Bechyně, kiu al "nekonata sinjoro" malpermesis iam en la jaroj 1279 - 1290 konstrui burgon sur teritorio apartenanta al la monaĥejo. Estas opinio, ke temis pri burgo Vejrov en Nekoř kaj pri iu sinjoro el familiaro de Zebín. Tiu sinjoro poste kun siaj aktivaĵoj retiriĝis sur maldekstran flankon de Divoká Orlice kaj konstruigis novan burgon sur monteto super Písečná kaj tiu onidire akceptis en germana formo nomon de la proksima vilaĝo Písečná, do Sandbach, kiu baldaŭ transformiĝis en ĉeĥan varion "Žampach".

Žampach, estinta burga kerno

Alia teorio pri tiuj eventoj estas, ke la nekonata sinjoro konstruigis burgon Geiersberk (Kyšperk), ĉar Geiersberg en germanaj dialektoj signifas Gufburgon (malnovceĥe Vejrov). Žampach laŭ tiu ĉi teorio ekestis sendepende de tiuj eventoj, verŝajne pli frue ol la vilaĝo Písečná. Sed pri rilatoj de nomoj Sandbach - Písečná - Žampach tamen ne estas duboj.

En la unua kvarono de 14-a jarcento sinjoroj el Žampach pli ol pri disvolvo de la sinjorejo zorgis pri rabado en vasta ĉirkaŭaĵo de la burgo. La plejmalnova mencio pri la burgo estas el la jaro 1309, kiam inter damaĝantoj de la sinjorejo Lanšperk estas nomata Petr el Santbach. En la jaro 1312 estas menciata Křesislav el Žampach.

Antaŭ la jaro 1324 estis la burgo en havaĵo de reĝo Jan Lucemburský, kiu en nomita jaro donis ĝin kiel garantiaĵon al Jindřich pli juna el Lipá, la plej alta arkmarŝalo de Ĉeĥa reĝolando. Dum lia regado disvolviĝadis tuta regiono kaj ekestadis novaj vilaĝoj. Iam post la jaro 1346 akiris la burgon kiel garantiaĵon Jan Pancíř el Smojno. Li apartenis al eta nobelularo kaj devis iel enspezadi. Provis servadon en soldataro de Karolo la 4-a, kie famiĝis per sia braveco. Sed pli poste, kiel posedanto de la burgo Žampach li fariĝis timiga rabisto. Tion ne povis akcepti Karolo la 4-a. En la jaro 1356 li kun sia militistaro konkeris burgon Žampach, sinjoron Jan Pancíř el Smojno kaptis kaj malgraŭ li antaŭ kelkaj jaroj honoris lin per ordeno, pro lia rabado pendigis lin. Post ekzekuto la reĝo donacis burgon al Čeněk el Potštejn.

Žampach, antaŭburgejo

Fine de la 14-a jarcento suferigis la regionon pesto. Mortis ĉirkaŭ 15% da loĝantoj, multaj bienoj restis forlasitaj kaj ekonomia situo estis malbona. Sekvis husanaj militoj kaj la regiono nebone prosperis ankaŭ fine de la 15-a jarcento. En la jaro 1513 devis Jan el Žampach pro ŝuldoj la burgon garantiigi. Elpagis ĝin nur lia filo Zdeněk en la jaro 1539, kiam estis Žampach jam tre dezertiĝinta. En la jaro 1574 aĉetis la sinjorejon Adam Bukovský el Hustířany. La burgon forlasis kaj konstruigis sub ĝi novan fortikaĵeton.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti