Žiar nad Hronom

urbo de Slovakio

Žiar nad Hronom, hungare Garamszentkereszt, germane Heiligenkreuz an der Gran estas urbo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom, kies distriktejo estas. La slovaka nomo dum la historio estis Hronský Svätý Kríž, la hungara Barsszentkereszt.

Žiar nad Hronom
(Svätý Kríž nad Hronom)
hungare: Garamszentkereszt, germane: Heiligenkreuz an der Gran
Urbo
Malnova preĝejo en Žiar nad Hronom
Blazono
Oficiala nomo: Žiar nad Hronom
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Žiar nad Hronom
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Tekov
Parto(j) Šášovské Podhradie
Riveroj Hron, Lutilský potok
Situo Žiar nad Hronom
 - alteco 226 m s. m.
 - koordinatoj 48° 35′ 03″ N 18° 51′ 39″ O / 48.58417 °N, 18.86083 °O / 48.58417; 18.86083 (mapo)
Areo 39,062085 km² (3 906,2085 ha)
Loĝantaro 19 306 (01.01.2010)
Unua skribmencio 1075
Primatoro Mgr. Ivan Černaj (NEKA)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 965 01
Telefona antaŭkodo +421-45
Aŭtokodoj ZH
NUTS 516589
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Žiar nad Hronom
Retpaĝo: www.ziar.sk
Portalo pri Slovakio
Fabriko pri aluminio en Žiar nad Hronom
Nova loĝkvartalo en Žiar nad Hronom

Situo redakti

La urbo situas en valo, laŭ rivero Hron, laŭ la ĉefvojo Bratislavo-Zvolen, laŭ fervojo Levice-Zvolen. Kremnica troviĝas 15 km.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko kaj ferepoko, poste keltoj kaj slavoj alvenis. La unua mencio skribe okazis en 1075, Géza la 1-a donacis la bienojn al abatejo tiutempe fondita. Apude setlejo formiĝis, kiu aperis en dokumento en formo Cristur en 1237, la loĝantoj iĝis nobeloj en 1246 danke tion al ĉefepiskopo de Esztergom. La fortikaĵo menciiĝis unue en 1253, kiu dum la historio apartenis al la reĝo aŭ al la ĉefepiskopo. Lastfoje en 1677 Emeriko Thököly okupis ĝin kaj tuj malkonstruis. La husanoj firmigis la abatejon en la 15-a jarcento, kiun la ĉefepiskopo trakonstruis burgo, poste ripozejo ekde 1631. Thököly malvenkis en 1678 de aŭstra-hungara-franca-pola armeo. Francisko Rákóczi la 2-a havis la regionon inter 1703-1708. En 1875 la komunumo iĝis distriktejo. En 1910 en la komunumo loĝis 1507 da loĝantoj (1323 slovakoj, 127 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungario, al Bars, en distrikto de Garamszentkereszt, kies distriktejo estis. Poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En la socialismo la aspekto iĝis industria urbo, la fabriko pri aluminio ekproduktis ekde 1955. Konstruiĝis multe da altaj loĝdomoj. La fortikaĵa regioneto, iama vilaĝo Šášovské Podhradie aliĝis al la urbo.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Partneraj urboj redakti

Vido al la urbo el Pendumila monteto