Țara Bârsei [cara bırsej] aŭ Baseno Barco (hungare: Barcaság [barcaŝag], germane Burzenland [burcenlant]) estas baseno en la centra parto de Rumanio inter la montoj Munții Bârsei kaj Munții Bodoc, Munții Baraolt, Munții Perşani. Ĝia klimato estas kontinenteca. Ĝia alteco super la marnivelo estas de 500–600 metroj. Ĝia loĝantaro estas rumana, hungara kaj saksa. La unua koloniiĝo de la rumanoj estas konata ekde la komenco de la 13-a jarcento. La saksoj ricevis siajn bienojn kiel reĝan donacon kaj ili konstruis 13 vilaĝojn kaj urbon Braŝovo. Inter 1211 kaj 1224 regis la teritorion saksa kavalira ordeno, sed pro ilia volo memstariĝi la hungara reĝo Andreo la 2-a forpelis ilin. La hungaroj loĝas plejparte oriente de Braŝovo en Săcele kaj sur la okcidenta kaj norda randoj de la baseno en la vilaĝoj Satu Nou (Hălchiu), Crizbav, Apața.

Historia blazono de Baseno Barco

Eksteraj ligiloj redakti