(60621) 2000 FE8

asteroido

(60621) 2000 FE8 estas tre granda duopa transneptuna objekto, malkovrita la 27-an de marto 2000 de John J. Kavelaars, Brett J. Gladman, Jean-Marc Petit kaj Matthew J. Holman elde Observatorio de Mauna Kea sur la monto Mauna Kea (Hawaii, Usono).

(60621) 2000 FE8
asteroido
asteroidotransneptuna objekto
Oficiala nomo (60621) 2000 FE8
Aliaj nomoj 2000 FE8
Malkovro
Malkovrintoj J. J. Kavelaars, B. Gladman,
J.-M. Petit kaj M. J. Holman
Dato de malkovro 27-a de marto 2000
Loko de malkovro Mauna Kea (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto
2:5-resonant trans-Neptunian object vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
8,327 Tm (55,661 AU)
4,969 Tm (33,213 AU)
11,685 Tm (78,110 AU)
Discentreco 0,4033
Meza anomaliangulo 31,888°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 5,871°
Periodo 151680,145 tagoj
(415,278 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
3,941°
Argum. de periapsido 144,048°
Terdistanco
- Minimuma

4,821 Tm (32,227 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 183 km
Ĉefa korpo : 146 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,09 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 6,9
vdr

Ĝi estas en orbita resonanco 1:5 kun Urano kaj 2:5 kun Neptuno.

Orbito redakti

Ĝia tre discentra orbito krucas tiujn de preskaŭ ĉiuj aliaj transneptunaj objektoj, inklude la nanplanedojn kaj kandidatajn nanplanedojn. Tio faras, ke ĝia pozicio oscilas inter la Kujper-zono kaj la disa disko.

Duopa sistemo redakti

(60621) 2000 FE8 komponiĝas el du korpoj de ĉirkaŭ 146 km kaj 111 km de diametro (tio, kiu donas kombianatan diametron de 183 km).

La dua korpo estis malkovrita la 15-an de januaro 2007 K. S. Noll, W. M. Grundy, S. D. Kern, H. F. Levison kaj D. C. Stephens, uzinte observojn per la kosmoteleskopo Hubble, anoncita la 3-an de marto 2007.

Ambaŭ korpoj orbitas ĉirkaŭ sia komuna baricentro kun granda duonakso de 1180 ± 80 kilometroj kaj orbita periodo de 7,5 tagoj (‭180‬ horoj).

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (60001 – 61000)Poste:
(60620) 2000 FD8(60621) 2000 FE860622 Pritchet