-ant-

sufikso en Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

–ant– estas la esperantlingva sufikso kiu el verbo faras aktivan aktualan participon (aŭ adjektiva aŭ adverba) aŭ substantivon.

Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-, -ip-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -el-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-j-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-pj-,
-t-, -tet-, -uk-.

vdr

Ĝi estas fiksita en regulo 6 de la fundamenta Gramatiko de Esperanto.

Etimologio redakti

La sufikso –ant– estas derivita el la vokalo a en la gramatika markilo -as kaj la literoj nt de la latina/latinida aktiva prezenca participo.

–anta, –ante, –anto redakti

  • –anta formas aktivan aktualan adjektivan participon
  • –ante — aktivan aktualan adverban participon
  • –anto — substantivon signifantan "iu kiu faras la ago de la verbo"

Ekzemploj redakti

  • sidi → sid + anta: Gorilo sidanta sur herbo ne vidas nin. → Gorilo, kiu sidas sur herbo, ne vidas nin.
  • rigardi → rigard + ante: La gorilo iras flanken, rigardante min. → La gorilo iras flanken kaj rigardas min.
  • legi → leg + anto: Legantoj de ĉi tiu revuo diris ke ĝi plej bonas. → Personoj kiu legas ĉi tiun revuon diris ke ĝi plej bonas.