-er-

sufikso en Esperanto, esprimata parton
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La esperantlingva sufikso "-er-" aldonatas al vortradikoj por indiki "tre malgrandan parton de tutaĵo". La afikso uzeblas kiam io konsistas el multaj samspecaj partetoj.

Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-, -ip-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -el-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-j-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-pj-,
-t-, -tet-, -uk-.

vdr

Ekzemploj redakti

  • sablo → sablero = grajno de sablo
  • ĉeno → ĉenero = unu kunliga parto (ringo) de ĉeno
  • pluvo → pluvero = akvoguto de pluvo
  • mono → monero = malgrandvalora peco de metala mono (papera monpeco nomiĝas monbileto aŭ monpapero)
  • herbo → herbero = unu tigo de herbo
  • fajro → fajrero = tre malgranda (fluganta) brulanta parto de fajro[1]

Notoj redakti

  1. ekzemploj cititaj el PMEG

Eksteraj ligiloj redakti