-il-

sufikso en Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La esperantlingva sufikso "-il-" aldonatas al vortradikoj por indiki uzon kiel instrumento, rimedo, aparato, ĝenerale helpa objekto por plenumi ian agon.

Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-, -ip-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -el-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-j-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-pj-,
-t-, -tet-, -uk-.

vdr

Ekzemploj redakti

  • muziko → muziki → muzikilo = instrumento por fari muzikon
  • fosi → fosilo = instrumento por fosi
  • fajfi → fajfilo = instrumento por fajfi
  • kudri → kudrilo = pinta instrumenteto por kudri
  • tondi → tondilo = instrumento por tondi (kiu konsistas el du klingoj)
  • ŝlosi → ŝlosilo = instrumento, kiun oni turnas en seruro por ŝlosi aŭ malŝlosi
  • pintigi → pintigilo = instrumento por pintigi (ekz. krajonon)
  • manĝi → manĝilo = instrumento por manĝi (telero, kulero, tranĉilo, forko, manĝbastoneto, glaso aŭ simile)
  • linio → linii → liniilo = instrumento, kiu helpas en desegnado de linioj
  • butero → buteri → buterilo = tranĉileto por ŝmiri buteron sur ekz. panon[1]

Notoj redakti

  1. ekzemploj grandparte cititaj el PMEG

Eksteraj ligiloj redakti