-ind-

sufikso en Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La esperantlingva sufikso "-ind-" aldonas al vortradikoj karakterizaĵon ke ĝi "meritas aŭ valoras esti farata". Eblas uzi la postafikson nur ĉe objektivaj verboj.

Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-, -ip-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -el-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-j-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-pj-,
-t-, -tet-, -uk-.

vdr

Ekzemploj redakti

  • ami → aminda = tia ke ĝi meritas esti amata
  • legi → leginda = tia, ke ĝi valoras esti legata
  • vidi → vidinda = tiel bela aŭ bona, ke ĝi valoras esti vidata
  • fidi → fidinda = tia, ke ĝi meritas esti fidata
  • miri → mirinda = tiel eksterordinara, ke oni miru ĝin (= pri ĝi)
  • ridi → ridinda = tia, ke ĝi meritas, ke oni ridu ĝin (= pri ĝi)
  • plori → plorinde = tiel malbone, ke oni devus plori
  • bedaŭri → bedaŭrinde = tiel (malbone), ke ĝi meritas bedaŭron[1]

Notoj redakti

  1. ekzemploj grandparte cititaj el PMEG

Eksteraj ligiloj redakti