Ĉi tiu artikolo estas pri domajno de plej alta nivelo. Pri la aliaj signifoj de la dulitera kombino vidu apartigilon Eg.

.eg
Fondita en 1990
Speco Nacia domajno de plej alta nivelo
Statuso Aktiva
Administranto Egyptian Universities Network
Oficiala destino Aĵoj rilataj al Egiptio
Strukturo Registri eblas rekte en la dua nivelo aŭ en la tria nivelo en subdomajnoj
Retpaĝaro Retpaĝaro pri registrado en .eg
vdr

.eg estas interreta nacia domajno de plej alta nivelo de Egiptio.

Je noktomezo (22:00 UT) de la 17-an de novembro 2009 en Egiptio komenciĝis la registriĝo por adresoj kun ". مصر" (prononce: .masr; esperante ".Egiptio"). Tio estis la unua Interreta domajno, skribita en la araba lingvo kaj entute — en nelatina alfabeto. Formala anonco estis farita antaŭtage. Elpaŝante ĉe la komenco de la Forumo pri Direktado de Interreto (angle IGF) en Ŝarm el-Ŝejĥ, la egipta ministro pri komunikadoj Tarek Kamel diris, ke la nova domajno "proponos novan vojon por novaj aferoj, investo kaj kresko de la arabaparolanta mondo". Egiptio tiutempe havis 15 milionojn da retumantoj el totala loĝantaro de 80 milionoj.[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti