10199 Kariklo

asteroido

10199 Kariklo estas la plej granda nun konata asteroido de la klaso de la Centaŭroj. Ĝi estis malkovrita la 15-an de februaro 1997 de la usona astronomo James Vernon Scotti elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak (Usono) en la kadro de la projekto Spacewatch.

10199 Kariklo
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Artista vido de Kariklo kun ties ringoj
Artista vido de Kariklo kun ties ringoj
Artista vido de Kariklo kun ties ringoj
asteroido
Oficiala nomo 10199 Chariklo
Aliaj nomoj 1997 CU26
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Chariclo vd
Malkovro
Malkovrinto James Vernon Scotti
(Spacewatch)
Dato de malkovro 15-a de februaro 1997
Loko de malkovro Observatorio de Kitt Peak
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Centaŭroj vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
2,355 Tm (15,744 AU)
1,952 Tm (13,050 AU)
2,758 Tm (18,438 AU)
Discentreco 0,1711
Meza anomaliangulo 57,151°
Klinangulo 23,410°
Periodo 22817,123 tagoj (62,470 jaroj)
Meza cirkulrapido 7,5 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
300,383°
Argum. de periapsido 241,457°
Terdistanco
- Minimuma

1,812 Tm (12,119 AU)
Ringoj 2
Fizikaj ecoj
Diametro 302 ± 30 km
Rotacia periodo 7,004 h vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,045 ± 0,010
Observaj ecoj
Spektroklaso D
Absoluta magnitudo 6,6
Videbla magnitudo 18,3 vd
vdr

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de la nimfo (aŭ centaŭrino) Kariklo (greke Χαρικλω), edzino de Kirono kaj, laŭ iuj mitoj de la helena mitologio, patrino de la orakolo Tiresias.

Orbito redakti

Kun orbita granda duonakso de 2,355 miliardo da kilometroj, Kariklo orbitas inter Saturno kaj Urano kaj estas uranorenkonta asteroido.

La Centaŭroj estas rigarditaj kiel korpojn devenantaj de la Kujper-zono kaj havas nestabilajn orbitojn: ili povas ĉu esti forpelitaj el la sunsistemo, ĉu alfrapi sunsiteman planedon, ĉu iĝi kometoj de mallonga periodo.[1]

La orbito de Kariklo estas pli stabila ol tiuj de 7066 Neso, 2060 Ĥirono5145 Folo. Kariklo troviĝas je 0,09 astronomia unuo de la orbita resonanco 4: 3 kun Urano, kaj ĝia orbita duona-vivo estas taksate je 10,3 millionoj da jaroj. 20 komputadaj "klonoj" (t.e. komputadaj simuladoj kun malgrandaj varioj en la komencaj datumoj) de la orbito de Kariklo sugestas, ke tiu asteroido ne komencos regule veni pli proksima ol 3 astronomiaj unuoj (450 Gm) de Urano dum proksimume 30 000 jaroj.[2]

Kariklo pasis en sia perihelio la 4-a de decembro 2003, gi tiam estis je 1,952 miliardoj da km de Suno.

Ringoj redakti

Per observo de stela kaŝado ekde la 3-an de junio 2013 per diversaj observatorioj en Sudameriko el kiuj la Observatorio La Silla, astronomoj konstatis, ke Kariklo havas almenaŭ du ringojn.[3][4] Estas la unua foje, ke oni malkovras ringoj ĉirkaŭ tiel malgranda objekto.

La unua ringo havas orbita radiuson de 391 km kaj larĝecon de 7 km, la dua havas orbitan radiuson de 405 km kaj larĝecon de 3 km. Ili estas disigitaj per interspaco de 8 km. Oni provizore kromnomis ilin per la nomoj de "Oiapoque" kaj "Chuí": riveroj kiuj markas la nordan kaj sudan landlimojn de Brazilo.

La neteco de la randoj de la ringoj lasas suspekti la ĉeeston de paŝtist-satelitoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (10001 - 11000)Poste:
10198 Pinelli10199 Kariklo10200 Quadri